„ci“, „cia“ (FE 16.2)

Literaturo (selekto): Arco, M. (1923). Pledo por "ci". En: Literatura Mondo vol. II. 1923, p. 160 (′En lingvo e-a preskaŭ ne ekzistas intima formo de pronomo. Ĉi tiu manko kaŭzas vere ian ĝenon. Ĉu, ekz., patrino parolu al sia infaneto - "Vi"? ...′ Kun reago de Kopar: ′.. ci al mit tute ne faras impreson de intimeco, dorloto aŭ karesemo, sed mi aŭdas en ĝi fremdan, malagrablan siblon, kvazazaŭ insulton...′. - Reago de Hammer, H.; Anner, S. (1923). En: Literatura Mondo vol. II. 1923, p. 248. - Mazzolini, A. (1925). Du vortoj je defendo por du etaj, senkulpaj akuzitoj. En: Itala Esperanto-Revuo 1925:12:11, p. 176 (defendas "ci"). - Bauman, John E. (1933). Vortaraj aferoj. En: Lingva Kritiko 1933:1:14 (Mar.), p. [3-4] (Ne uzu ci / vi en la senco de germana Du / Sie, franca tu / vous, k.t.p.., ankaŭ Z ne faris). - Faulhaber, F. (1961). Ĉu "ci" aŭ "vi"? En: Nuntempa Bulgario 1961:5:6, p. 42-43. Balkanyi, P. (1966). Ĉu mankas "ci"? En: HdE 1966:3, p. 2 («ci» povas esti uzata kiel nuancigilo). - Papp, K. (1966). "Vi" kaj "ci". En HdE 1966:14, p.4 ("Ci" jam perdita; proponas "tu"). - Dratwer, I. (1967). Superflua bru′! En: HdE 1967:2, p. 3 (Resp. al Papp: «tu» nedezirinda, rompas la pronoman simetrion). - Gabalda-Lanteigne (1983). "ci" fundamenta vorto. En: Laŭte! 1983:1-2. - Golden, Bernard (1983). La historio de la pronomo ci en Esperanto. En: Brita E-isto 1983:79:852-853 (Maj-Aŭg.), p. 233-234. Golden, Bernard (1984). La sociologia bazo de la uzo de ′ci′. En: Brita E-isto 1984:80, p. 365-367. - PAG (1985) 45 R (mallonga noto „oni trovas ĝin kelkfoje en poezio“). - Golden, Bernard (1987). Faktoj pri la neuzado de ′ci′. En: Boletin de HEF 1987:39:280 (Maj-Jun.), p. 4-6. Kp. samtitole en Gazeto 1987:2:5, p. 20-22. - Golden, Bernard (1987). ′Ci′ - la vorto kiu ne volas formalaperi. En: Dia Regno 1987:6, p. 2819-2820. 1987:7, p. 2825. - Golden, Bernard (1988). Ĉu ciumi aŭ ne ciumi: Tiel staras nun la demando. En: Esperantisto Slovaka 1988:42:4, p. 12-13. - Golden, Bernard (1988). Hundoj, insultoj kaj la pronomo ′ci′. En: EspAkt 1988:7:8 (Dec.), p. 7-8. Vd. samtitole en Debrecena Bulteno 1995:86 (Feb.), p. 21 (n. 3643). - Golden, Bernard (1990). Refuto de pledado por la uzo de ′ci′. En: Boletin de HEF 1990:42:296 (Maj-Jul.), p. 9-10. - Golden, Bernard (1990). Ĉu Zamenhof pravis pri ′ci′? En: Nov-Zelanda Esperantisto 1990:501 (Nov.), p. 7-8. Kp. samtitole en Esperantisto Slovaka 1992:46:1, p. 7, 10 (n-ro 2743). - Stanura, Adolf (1992). Pri la pronomo "ci". En: Starto 1992:1 (148), p. 20. - PMEG (2013) 11.4.

a) Superrigardo

802 Malfavorata de Z, la pronomo ci – kvankam Fundamenta - neniam vere hejmiĝis en Esper­anto. Ĉiuj provoj ĝeneraligi ĝian uzon restis sensukcesaj. Ĝia ĉefa malavantaĝo estas, ke pro la malofta uzado ne ekzistas ĝenerala interkonsento pri ĝia preciza signifo. Origine ĝi servis nur por distingi formalan singularan vi (vi, sinjoro) dis de singulara vi familiara, amika, intima, karesa (vi, kamarado) laŭ la modelo de pluraj lingvoj, ekz. germana (Du, Sie), franca (tu, vous), hispana (tu, usted), afrikansa (jy, U) k.t.p.
803 Provoj plilarĝigi la signifon kaj uzadon de ci kiel sinonimo por la singulara vi, ĉu formala aŭ intima, por distingi singularan de pluralan vi subfalas la regulojn pri formo nova en la senco de A 8.1, A 10.4, A 9.3 kaj art. 23 Statuto kaj do teorie povas esti enkondukita nur de la Akademio kun dutriona plimulto de la seĝoj. Tamen post 125 jaroj de senĝena uzo de vi en la singulara senco de „vi, sinjoro“ kaj la plurala de „vi ĉiuj“ praktike ne eblas motivigi la kondiĉon de „efektiva neceseco“ (A 9.3), ĉar de 1888 tiuaspekte nenio ŝanĝiĝis.

b) Historia evoluo

804 „Ci“ mankas en UL 1887 kaj – kun malrekomendo – estis enkondukita nur en DL 1888. PMEG 2013 bone priskribas la nuntempan situacion. Aldone ni nur dokumentas la historian evoluon.
805 La Fundamento (UV kaj FE 16 – 1893, 1894) havas (vd. BK II):

ci - tu, toi, | thou | du | ты | ty [UV]. — ci - tu, toi, | thou | du | ты | ty [FE 16]. ― Ci skribas (anstataŭ „ci” oni uzas ordinare „vi”) [FE 16.2].
ci’a - ton, ta | thy, thine | dein | твой | twój [UV]. — Cí-a [FE 2].

806 Pli detale estis DL 1888:

Mi vin ne komprenas, sinjoro. — Vi estas tre obstina, mia amiko. — Vi ĉiuj estas tro fieraj. — „Vi“ ni diras egale al unu persono aŭ objekto kaj al multaj; tio ĉi estas farita pro oportuneco, ĉar, parolante kun iu, ni ofte ne scias, kiel diri al li: „vi“ aŭ „ci“ („ci“ signifas la duan personon de l’ ununombro; sed tiu ĉi vorto estas trovata sole en la plena vortaro; en la lingvo mem ĝi preskaŭ nenian [de 1888: neniam] estas uzata) [DL 4.1-4].

DL 4.1-3 estas kaŝita kritiko de la kritikantoj de Z:
  • Mi vin ne komprenas, sinjoro ... (ke vi tiel insistas pri ci).
  • Vi estas tre obstina, mia amiko ... (pri tiu superflua ci).
  • Vi ĉiuj estas tro fieraj ... (kritikante min pri ŝajna forgeso de ci).

807 En DL 17.49-50, do en la traduko de la fabelo „La Ombro“ de Andersen, Z montris, kiel oni povas traduki germanan (intiman) Du (ci) kaj (formalan) Sie (vi) sen uzo de „ci“. La „instruitulo“ proponas al sia iama ombro, ke "ni trinku nun fratecon, kaj ni estu pli familiara unu kun la dua", ĉar ili ja estas vojaĝ-kunuloj. Jen la germana versio, el kiu Z tradukis al Esperanto, kaj lia solvo de la tradukproblemo:
Germana „originalo“
Zamenhofa traduko al Esperanto
[49] »Sie haben da etwas gesagt!« sagte der Schatten, der ja nun der eigentliche Herr war, »was sehr geradezu und wohl auch gut­gemeint war; ich will ebenso geradezu und wohlmeinend sein. Sie, als gelehrter Mann, wissen zur Genüge, wie seltsam die Natur mit­unter ist. Manche Menschen können es nicht vertragen, graues Papier zu berühren, sonst wird ihnen schlecht, anderen geht es durch und durch, wenn man einen Nagel gegen eine Glasscheibe knirschen läßt. Ich habe ebenso ein Gefühl, wenn Sie Du zu mir sagen. Ich fühle mich geradezu zu Boden und in meine frühere Stellung bei Ihnen zurück­gedrückt. Sie sehen, das ist eine reine Gefühlssache, kein Stolz; ich kann es nicht zulassen, daß Sie Du zu mir sagen, aber ich will gerne zu Ihnen Du sagen, dann habe ich Ihnen wenigstens den halben Gefallen getan.«
[50] Seitdem sagte der Schatten Du zu seinem früheren Herrn.
[49] "Vi esprimis vian penson", diris la ombro, kiu nun ja estis efektive la sinjoro; "vi parolis rekte el la koro kaj bonintence, tial mi ankaŭ parolos el la koro kaj egale bonintence. Vi, estante homo instruita, scias tre bone, kiel kaprisa estas la naturo. Multaj homoj ne povas tuŝeti malglatan paperon; aliaj per la tuta korpo ektremas, se oni gratas per karbo sur vitro; mi ricevas tian saman senton, se vi parolas al mi familiare [= cias min]; mi sentas min kiel alpremita al la tero, kiel mi estus ree en mia antaŭa dependeco de vi. Vi vidas, ke tio ĉi ne estas fiereco, sed sento. Mi ne povas permesi, ke vi parolu al mi familiare [= ciu min], mi mem tamen kun plezuro parolos kun vi senceremonie [= cios vin], kaj tiel mi almenaŭ duone plenumos vian deziron".
[50] Kaj de tiu tempo la ombro sinjore paroladis kun sia estinta sinjoro [= ciis lin].
La solvo de Z do estas adverba priskribo: paroli familiare, senceremonie, sinjore.
810 La vortaroj de Beaufront kaj Jürgensen (ambaŭ 1904) en kunlaboro kaj aprobitaj de Z havas jenajn samspecajn artikolojn:

ci, toi, tu. diri ci, tutoyer.
ci, du; ‑a, dein; diri —, duzen.

811 LR 87 (1908) denove klarigas la motivojn:

La neuzado de “ci” tute ne estas senkonscia imitado de la ekzistantaj lingvoj, - kontraŭe, ĝi estas specialaĵo de la lingvo Esperanto, special­aĵo bazita sur pure praktikaj konsideroj kaj esploroj. La plej bona maniero kompreneble estus, se ni al pli-ol-unu personoj dirus “vi” kaj al unu persono ĉiam “ci” sed ĉiuj nuntempaj kulturaj popoloj tiel alkutimiĝis al la ideo, ke “ci” enhavas en si ion senrespektan, ke ni neniam povus postuli de la Esperantistoj, ke ili al ĉiu unu persono diru “ci” ni devus sekve havi apartan pronomon de ĝentileco (kaj tia pronomo efektive ekzistis en Esperanto antaŭ la jaro 1878). Sed la praktiko de ĉiuj ekzistantaj lingvoj montris, ke tia “formo de ĝentileco” estas ofte tre embarasa, ĉar tre ofte ni ne scias, kiamaniere ni devas nin turni al tiu aŭ alia persono (ekzemple al infano k.t.p.): “ci” ŝajnas al ni eble ofenda, pronomo de ĝentileco ŝajnas al ni ridinde ceremonia. En tiaj okazoj oni en la ekzistantaj lingvoj uzas diversajn artifikojn, kiuj tamen tre ofte estas tre embarasaj, kiel por la parolanto, tiel por la aŭskultanto (ekzemple anstataŭ “ci” kaj “vi” oni diras “li”, “oni”, “sinjoro”, “fraŭlo” k.t.p.). Por forigi ĉiujn ĉi tiujn embarasojn, ekzistas nur unu rimedo: diri al ĉiu, ĉiuj kaj ĉio nur “vi”. Malkompreniĝon tio ĉi neniam povas kaŭzi, ĉar en la tre maloftaj okazoj de neklareco ni povas ja precizigi nian parolon, dirante “vi, sinjoro”, aŭ “vi ĉiuj”, “vi ambaŭ” k.t.p. Por la personoj, kiuj tre sentas la bezonon de “ci” (ekzemple kiam ili sin turnas al Dio aŭ al amata persono), la uzado de “vi” ŝajnas neagrabla nur en la unua tempo (tiam ili ja havas la rajton uzi “ci”), sed post kelka praktiko oni tiel facile alkutimiĝas al la uzado de “vi”, ke ĝi perfekte kontentigas kaj oni trovas en ĝi absolute nenion “malvarman”. Ĉio depen­das ja nur de la kutimo. [LR 87, Respondo 28, La Revuo, 1908, Februaro].

812 La difinvortaro de Kabe 1910 konfirmas:

Ci. Pronomo de la dua persono de la unumombro (familiara formo anstataŭ vi).

813 Simile PV 1934:

1. Pronomo de la dua persono en ununombro, uzata por alparoli iun senceremonie. 2. Kelkfoje alparolante al Dio.

814 Samsence PIV 1970:

*ci. Pron[omo] de la dua persono singulara: ci-diri al iu. Rim.: Tiu pron. estas ordinare uzata nur en la [! forstreku mense la francecan artikolon] tradukoj, por aparta efekto. Z. klarigis la ĝenojn, kaŭzitajn de la uzado de ĝentila pronomo k konkludis: „por forigi ĉiujn ĉi tiujn embarasojn, ekzistas nur unu rimedo: diri al ĉiu, ĉiuj kaj ĉio nur ‚vi’ ... Ĉio dependas nur de la kutimo“ [do citaĵo el LR 87 de 1908, vd. supre].

815 PIV 2002 kaj senŝanĝe PIV 2005 bedaŭrinde fariĝis malpli klaraj pri tio, ke ci estas pronomo de la (nur) „dua persono singulara“, „uzata por alparoli iun senceremonie“. La nova vortumado tamen enhave nenion ŝanĝis:

*ci. Pron. uzebla por nomi la alparolaton. Rim. Laŭ la konsilo de Z. («diri al ĉiu, ĉiuj k ĉio nur “vi”»), ci estas tre malofte uzata; ĝin kutime anstataŭas vi: post paso de monato ŝanĝiĝis «Vi» per «ci»FZ; mi tra feliĉa ploro diradas al vi: Ci!U. – [FZ = F. Zamenhof; U = E. Urbanová]

816 Resume oni povas konstati, ke de 1888 ekzistas antaŭ‑ kaj postfundamenta konsento, ke ci indikas nur senceremonian, intiman formon de la dua persono singulara, kiu ordinare estas esprimita per vi. Proponoj ĝenerale anstataŭigi la funkcion de vi en singularo per ci, estas kontraŭfundamentaj.