I. Superrigardo

802 La Antaŭparolo (kune kun la Bulonja Deklaracio) estas la ŝlosila teksto por la kompreno kaj ĝusta interpretado de la Fundamento. Ĝi estas respondo al tri defioj:
  • Gardi la unuecon de la lingvo kaj malhelpi disfalon en dialektoj.
  • Malligi la plian sorton de Esperanto de la persona sorto de ĝia iniciinto Zamenhof.
    • Trovi ekvilibron inter kontinueco kaj evoluipovo.
803 La rimedo kontraŭ disfalo estas severa malpermeso arbitre ŝanĝi la Fundamenton („netuŝebleco“) – ĝi havas „eternan“ karakteron. La nocio „Fundamento“ estas metafora sinonimo de „ĝenerala interkonsento de la esperantistoj pri la bazaj ecoj de la lingvo“. Tio fariĝas evidenta, se oni anstataŭigas ĉiujn trafojn de „Fundamento“ per „interkonsento“ aŭ „komuna konsento“: La senco de la teksto per tiu anstataŭigo ne ŝanĝiĝos.
804 La rimedo kontraŭ troa ligiteco al la persono de Zamenhof estas kreo de „aŭtoritata centra institucio“, la Akademio, kiu daŭrigu la ĝistiaman laboron de Zamenhof (juĝeja povo).
805 La rimedo por atingi ekvilibron inter stabileco kaj ebleco disvolviĝi estas kreo de monopolo de la Akademio. Nur ĝi rajtas plilarĝigi la Fundamenton, t.e. la ĝeneralan interkonsenton, alivorte la komunan volon de la esperantistoj, per aldonoj de novaj vortoj aŭ reguloj al la Fundamento (leĝdona povo).
806 La ideoj, kiujn Zamenhof esprimas en la Antaŭparolo, ne estas novaj. Similaj proponoj troveblas jam en la Aldono al la Dua Libro (ambaŭ de 1888), la antaŭparolo al la Fundamenta Krestomatio 1903 kaj aliloke.

II. Analizo laŭ alineoj

1. Alineo 1: [Defioj kaj rimedo – netuŝebla interkonsento]

[1] Por ke lingvo internacia povu bone kaj regule progresadi kaj por ke ĝi havu plenan certecon, ke ĝi neniam disfalos kaj ia facilanima paŝo de ĝiaj amikoj estontaj ne detruos la laborojn de ĝiaj amikoj estintaj, - estas plej necesa antaŭ ĉio unu kondiĉo: la ekzistado de klare difinita, neniam tuŝebla kaj neniam ŝanĝebla Fundamento de la lingvo [A 1.1]. Kiam nia lingvo estos oficiale akceptita de la registaroj de la plej ĉefaj regnoj kaj tiuj ĉi registaroj per speciala leĝo garantios al Esperanto tute certan vivon kaj uzatecon kaj plenan sendanĝerecon kontraŭ ĉiuj personaj kapricoj aŭ disputoj, tiam aŭtoritata komitato, interkonsente elektita de tiuj registaroj, havos la rajton fari en la fundamento de la lingvo unu fojon por ĉiam ĉiujn deziritajn ŝanĝojn, se tiaj ŝanĝoj montriĝos necesaj [A 1.2]; sed ĝis tiu tempo la fundamento de Esperanto devas plej severe resti absolute senŝanĝa, ĉar severa netuŝebleco de nia fundamento estas la plej grava kaŭzo de nia ĝisnuna progresado kaj la plej grava kondiĉo por nia regula kaj paca progresado estonta [A 1.3]. Neniu persono kaj neniu societo devas havi la rajton arbitre fari en nia Fundamento iun eĉ plej malgrandan ŝanĝon! [A 1.4] Tiun ĉi tre gravan principon la esperantistoj volu ĉiam bone memori kaj kontraŭ la ektuŝo de tiu ĉi principo ili volu ĉiam energie batali, ĉar la momento, en kiu ni ektuŝus tiun principon, estus la komenco de nia morto [A 1.5].
807 A 1.1 nomas la du ĉefajn ekzisto-kialojn de la Fundamento: Unue gardi la unuecon inter esperantistoj dum iu donita historia momento (horizontala unueco) kaj inter diversaj generacioj de esperantistoj (vertikala unueco aŭ diakrona unueco); due ebligi „bonan kaj regulan“ progreson, do ne rompan, detruan aŭ anarkian evoluon.
808 La rimedo por gardi la unuecon estas komuna interkonsento, nomita „Fundamento“, kun „eterna“ kvalito („neniam tuŝebla kaj neniam ŝanĝebla“). La kerna ideo de neŝanĝebleco troveblas entute 18 fojojn (!) en la Antaŭparolo, krome en BD 4.
809 A 1.1 plie enkondukas la nocion de „klareco“ („klare difinita“ Fundamento). Ankaŭ ĝi poste estos plurfoje ripetita (vd. precipe A 3.1, A 3.2) kaj menciita entute sep fojojn (!).
810 A 1.2 priskribas la situacion post la „fina venko“: La ĉefaj ŝtatoj de la mondo interkonsentas enkonduki internacian lingvon kaj fiksas ĝiajn detalojn per leĝo, tiel ke la danĝero de disfalo pro „personaj kapricoj aŭ disputoj“ ne plu ekzistas. En tiu okazo „aŭtoritata komitato“, do reprezentanta organo de la ŝtatoj, rajtas fari „ĉiujn deziritajn ŝanĝojn“. Sed eĉ en tiu fincela situacio la ŝanĝoj ne estu arbitraj, sed okazu nur se ili „montriĝos necesaj“. Tiun ideon de „efektiva neceseco“ por „ĉia « perfektigado » de la lingvo“ ripetas poste A 9.3 por la periodo antaŭ la akceptiĝo de la Internacia Lingvo fare de la ŝtata komunumo.
811 A 1.3 ĝis A 1.5 priskribas la solvon por gardi la unuecon de Esperanto en la epoko, kiam la ŝtatoj ankoraŭ ne protektas ĝin per „speciala leĝo“. La esperantistoj kreas „kvazaŭ-leĝon“, kiu „surogate“ transprenas la taskon de ankoraŭ mankanta ekzisto-garantio de la ŝtata komunumo. Ili faras tion per esprimo de memdeviga komuna volo, do kiel memadministrata kolektivo. Ili estas rajtigitaj fari tion, ĉar ili estas „reprezentantoj de la Esperantismo en diversaj landoj de la mondo“ (BD 0). La kvazaŭ-leĝo, laŭ kiu funkciu la „Esperantismo“ ĝis anstataŭo fare de interkonsento de la ŝtatoj, estas la „verketo ‚Fundamento de Esperanto’“ (vd. jam BD 4.3).

2. Alineo 2: [De silenta al eksplicita komuna interkonsento]

[2] Laŭ silenta interkonsento de ĉiuj esperantistoj jam de tre longa tempo la sekvantaj tri verkoj estas rigardataj kiel fundamento de Esperanto: 1.) La 16-regula gramatiko; 2) la « Universala Vortaro »; 3) la « Ekzercaro » [A 2.1]. Tiujn ĉi tri verkojn la aŭtoro de Esperanto rigardadis ĉiam kiel leĝojn por li, kaj malgraŭ oftaj tentoj kaj delogoj li neniam permesis al si (almenaŭ konscie) eĉ la plej malgrandan pekon kontraŭ tiuj ĉi leĝoj [A 2.2]; li esperas, ke pro la bono de nia afero ankaŭ ĉiuj aliaj esperantistoj ĉiam rigardados tiujn ĉi tri verkojn kiel la solan leĝan kaj netuŝeblan fundamenton de Esperanto [A 2.3].
812 A 2.1 konstatas, ke la Fundamento neniel ŝanĝas la lingvon. Ĝi nur eksplicitas jam ekzistantan multjaran „silentan interkonsenton“ en skriba formo, do faras el „silentan“ („kutimjuran“) interkonsenton skriban („leĝojuran“). Samtempe ĝi nomas la verkojn, sur kiu baziĝas la interkonsenteno: La Gramatikoj (FG) el la Unua Libro de 1887, la Universala Vortaro (UV) kun partoj de 1887 kaj aliaj de 1889, en la formo de 1893, fine la Ekzercaron (FE) de 1894 laŭ la prilaboro-stato de 1898.
813 A 2.2 enkondukas la nocion „leĝo“, kiu estas ripetita dufoje en A 2.2 kaj A 2.3 kaj aperas – foje esprimita per sinonimoj - entute 14 (!) fojojn en la nur seppaĝa Antaŭparolo.

3. Alineo 3: [„Oficiala“ (deviga) kontraŭ „privata“ (nur rekomendita)]

[3] Por ke ia regno estu forta kaj glora kaj povu sane disvolviĝadi, estas necese, ke ĉiu regnano sciu, ke li neniam dependos de la kapricoj de tiu aŭ alia persono, sed devas obei ĉiam nur klarajn, tute difinitajn fundamentajn leĝojn de sia lando, kiuj estas egale devigaj por la regantoj kaj regatoj kaj en kiuj neniu havas la rajton fari arbitre laŭ persona bontrovo ian ŝanĝon aŭ aldonon [A 3.1]. Tiel same por ke nia afero bone progresadu, estas necese, ke ĉiu esperantisto havu la plenan certecon, ke leĝodonanto por li ĉiam estos ne ia persono, sed ia klare difinita verko [A 3.2]. Tial, por meti finon al ĉiuj malkompreniĝoj kaj disputoj, kaj por ke ĉiu esperantisto sciu tute klare, per kio li devas en ĉio sin gvidi, la aŭtoro de Esperanto decidis nun eldoni en formo de unu libro tiujn tri verkojn, kiuj laŭ silenta interkonsento de ĉiuj esperantistoj jam de longe fariĝis fundamento por Esperanto, kaj li petas, ke la okuloj de ĉiuj esperantistoj estu ĉiam turnataj ne al li, sed al tiu ĉi libro [A 3.3]. Ĝis la tempo, kiam ia por ĉiuj aŭtoritata kaj nedisputebla institucio decidos alie, ĉio, kio troviĝas en tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel deviga por ĉiuj; ĉio, kio estas kontraŭ tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel malbona, se ĝi eĉ apartenus al la plumo de la aŭtoro de Esperanto mem [A 3.4]. Nur la supre nomitaj tri verkoj publikigitaj en la libro « Fundamento de Esperanto », devas esti rigardataj kiel oficialaj [A 3.5]; ĉio alia, kion mi verkis aŭ verkos, konsilas, korektas, aprobas k. t. p., estas nur verkoj privataj, kiujn la esperantistoj - se ili trovas tion ĉi utila por la unueco de nia afero - povas rigardadi kiel modela, sed ne kiel deviga [A 3.6].
814 Per komparo el la sfero de konstitucia juro, A 3.1 enkondukas la principon de la laŭleĝeco (sinonime: principo de la regado de juro), kiu validu „tiel same“ (A 3.2) por Esperanto.
815 A 3.5 kaj A 3.6 enkondukas la kontrasto-paron „oficiala“ – „privata“, kiu egalas al la sinonima paro „deviga“ – „modela / rekomendata“. Oficiala estas nur FG, FE kaj UV, dum ĉiuj aliaj verkoj de Zamenhof, inkluzive de la lingvaĵo (malsame al ties konceptoj, „ideoj“) de A kaj BD, estas nur privataj. La ideo troviĝas ankaŭ en § 4 de la Bulonja Deklaracio – BD 4 - en inversigita sinsekvo (vd. supre):
[BD 4.3] La sola unu fojon por ĉiam deviga por ĉiuj esperantistoj fundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo «Fundamento de Esperanto», en kiu neniu havas la rajton fari ŝanĝon.
[BD 4.2] Ĉiuj opinioj kaj verkoj de la kreinto de Esperanto havas, simile al la opinioj kaj verkoj de ĉiu alia esperantisto, karakteron absolute privatan kaj por neniu devigan.
[BD 4.6] Sed pro plena unueco de la lingvo al ĉiuj esperantistoj estas rekomendate imitadi kiel eble plej multe tiun stilon, kiu troviĝas en la verkoj de la kreinto de Esperanto, kiu la plej multe laboris por kaj en Esperanto kaj la plej bone konas ĝian spiriton.

4. Alineo 4: [Interpretado per kunteksta komparo]

[4] Havante la karakteron de fundamento, la tri verkoj represitaj en tiu ĉi libro devas antaŭ ĉio esti netuŝeblaj [A 4.1]. Tial la legantoj ne miru, ke ili trovos en la nacia traduko de diversaj vortoj en tiu ĉi libro (precipe en la angla parto) tute nekorektite tiujn samajn erarojn, kiuj sin trovis en la unua eldono de la « Universala Vortaro » [A 4.2]. Mi permesis al mi nur korekti la preserarojn; sed se ia vorto estis erare aŭ nelerte tradukita, mi ĝin lasis en tiu ĉi libro tute senŝanĝe; ĉar se mi volus plibonigi, tio ĉi jam estus ŝanĝo, kiu povus kaŭzi disputojn kaj kiu en verko fundamenta ne povas esti tolerata [A 4.3]. La fundamento devas resti severe netuŝebla eĉ kune kun siaj eraroj [A 4.4]. La erareco en la nacia traduko de tiu aŭ alia vorto ne prezentas grandan malfeliĉon, ĉar, komparante la kuntekstan tradukon en la aliaj lingvoj, oni facile trovos la veran sencon de ĉiu vorto [A 4.5]; sed senkompare pli grandan danĝeron prezentus la ŝanĝado de la traduko de ia vorto, ĉar, perdinte la severan netuŝeblecon, la verko perdus sian eksterordinare necesan karakteron de dogma fundamenteco, kaj, trovante en unu eldono alian tradukon ol en alia, la uzanto ne havus la certecon, ke mi morgaŭ ne faros ian alian ŝanĝon, kaj li perdus sian konfidon kaj apogon [A 4.6]. Al ĉiu, kiu montros al mi ian nebonan esprimon en la Fundamenta libro, mi respondos trankvile: jes, ĝi estas eraro, sed ĝi devas resti netuŝebla, ĉar ĝi apartenas al la fundamenta dokumento, en kiu neniu havas la rajton fari ian ŝanĝon [A 4.7].

a) Superrigardo

816 Alineoj 4, 5 kaj 6 rifutas tri – ankoraŭ nuntempe oftajn - obĵetojn:
  • [A 4]: La Fundamento ne estas senerara kaj ne plene kohera.
  • [A 5]: Ekzistas pli bonaj lernolibroj ol la Fundamento.
  • [A 6]: Pro la Fundamento la lingvo ŝtoniĝas kaj ne povas evolui.
Alineoj 7 pri „novaj vortoj“ kaj 8 pri „formoj novaj“ detaligas la rifuton el alineo 6 kaj kune kun alineo 9 (monopolo de la Akademio) montras sur kiuj vojoj la lingvo - malgraŭ aŭ eĉ ĝuste pro la Fundamento - povas tamen evolui.
817 A 4.1 ripetas la nun jam ofte elstarigitan principon de netuŝebleco, do la malpermeson semi dubojn pri la atingita stato de komuna konsento pri la ecoj de la lingvo. La frazo krome ripetas, ke tiu interkonsento aŭ komuna volo estas reprezentita per la tri verkoj FG, FE kaj UV, verkoj neniel novaj, sed nur „represitaj“.
818 A 4.2 ĝis A 4.4 solvas la latentan konflikton inter „ĝusteco“ kaj „konstanteco“ favore al konstanteco. A 4.5 ĝis A 4.7 klarigas tiun decidon por „konstanteco antaŭ ĝusteco“ kaj donas argumentojn kaj motivojn, kial ĝi estas – ankoraŭ nuntempe - ĝusta. A 4.5 krome preskribas la interpretan metodon por eltrovi la „veran sencon“, do la „ĝustan“ sencon, nome per kunteksta komparo.

b) Eraraj tradukoj en la Universala Vortaro (A 4.2)

819 A 4.2 referencas al la „unua eldono de la « Universala Vortaro »“, do la eldono, aperigita en aŭgusto 1893, kvankam sur la titol-paĝo estas indikita la eldon-jaro 1894. Fakte la Fundamento en 1905 represas la duan eldonon de UV de 1898. La nura diferenco inter ambaŭ eldonoj tamen estas la sola „vipuro“ (2-a eld.) kontraste al „vipero“ (1-a eld.), tiel ke la aserto baze estas ĝusta.
820 A 4.2 krome atentigas pri la facile konstatebla fakto, ke precipe la anglaj tradukoj enhavas relative multajn erarojn kompare al la tradukoj al la aliaj lingvoj. Tio ne estas surprizo. Estas konate, ke Zamenhof tiel malmulte regis la anglan, ke li petis helpon de iu „J. St.“ por traduki la anglan pra-UL. Okaze de intervjuo dum la 6a UK en Vaŝingtono 1910 li, en la komenco de l'intervjuo, konfesis angle, zorge elektante ĉiun vorton: „Mia kono pri la angla estas teoria. Mi ne povas interparoli per tiu lingvo. La vortoj venas tre malrapide. Mi preferas uzi mian propran“ [do Esperanton].[1]
821 La atentigo de Zamenhof eksplicite koncernas nur UV, sed ĝi estas same konstatebla ankaŭ por la angla FG kaj - malpli forte - la anglaj tradukoj en FE. El tio sekvas, ke la anglaj tradukoj havas malpli gravan valoron por eltrovi la „veran sencon“ de vorto (vd. A 4.5). Ilin oni devas aparte zorge kontroli, ĉu ili ĝuste esprimas la deziratan sencon. Detalojn vd. en la ĉapitro „la angla en la F-to“, ekzemplojn (fabriko, pantalono k.t.p.) vd. en la vortara parto.

c) Korekto nur de la preseraroj (A 4.3)

822 Detalojn pri ŝanĝoj inter la unuaj kaj duaj eldonoj de FE kaj UV raportas Albault 1963. BK atentigas pri ili ĉe la koncernaj ĉapitroj aŭ vortaraj artikoloj. Pri la metodo kp. ankaŭ la Antaŭparolon al FK 1907 malsupre.

d) Interpretado de la vera senco per kunteksta komparo (A 4.5)

823 A 4.5 preskribas la plej gravan interpret-regulon por ĝusta kompreno de UV: Oni devas eltrovi la „veran sencon“ de vorto per kunteksta komparo, precipe kun la tradukoj al la aliaj referenc-lingvoj. Farante tion, oni tamen konsideru, ke la anglaj tradukoj estas malpli fidindaj ol la tradukoj al la aliaj lingvoj (A 4.2).
824 Kvankam A 4.2 eksplicite, sed nur kiel plej okulfrapa ekzemplo, mencias la „unuan eldonon de la Universala Vortaro“, la interpreto-regulo de A 4.5 estas aplikenda same al la interpreto de la lecion-finaj vortoj en FE. A 4.5 parolas pri la „nacia traduko de tiu au alia vorto“ sen specifi en kiu parto de la Fundamento tiu traduko estas registrita. Ne ekzistas senc-hava motivo por limigi la interpret-regulon de A 4.5 nur al la UV kaj eble interpreti FE laŭ iu alia metodo (kiu?). La funkcio de la interpret-metodo estas la sama por ĉiuj tri partoj de la Fundamento laŭ la stato de 1905 kaj por ĉiuj postaj aldonoj (OA): Gardi la „konfidon kaj apogon“ de la subtenantoj de Esperanto.
825 Ke la interpret-regulo de A 4.5 estas aplikenda al la Fundamento kiel tuto, sekvas ankaŭ el jena konsidero: Kiel denove kaj denove ripetite de la Antaŭparolo, la Fundamento estas „leĝo“ (kodekso). Leĝojn oni interpretas precize tiel, kiel ordonas ĝin A 4.5, nome serĉante la „veran sencon“ per kunteksta komparo. Kvazaŭjura karaktero de la Fundamento kaj preskribita interpret-metodo perfekte harmonias.
826 Kunteksta komparado okazas laŭ klare difinitaj rutinoj:
1. Elirpunkto ĉiam estas la vortosenco (interpreto laŭ vortosenco – kion ĝenerale signifas vorto?).
2. La rezulto de la interpretado laŭ la vortosenco estas kontrolenda per la kunteksto, en kiu nocio estas uzata (interpreto laŭ la kunteksto – en kiu ĉapitro aperas vorto, ĉu ĝi estas uzata ĉiam en la sama signifo, ĉu vortoj kombinitaj kun ĝi klarigas la intencitan signifon?).
3. La rezulto el la du unuaj metodoj estas kontrolenda laŭ la celo de iu regulo (interpreto laŭ la celoteleologia interpreto – ĉu la rezulto de la interpretoj laŭ vortosenco kaj kunteksto estas senchava, racia, praktikebla, konforma al la bazaj celoj de la tuta tekstaro?)
4. Subtene oni povas esplori la ekeston de iu regulo kaj kontroli, ĉu ties ekesta historio konfirmas la rezulton trovitan laŭ metodoj 1. ĝis 3. (interpreto laŭ ekesto – ĉu pri iu regule okazis diskuto kaj ĝi estas ties rezulto, aŭ inverse ĉu iu demando simple ne estis konsiderita?).

e) La nocio „logiko“ ĉe Zamenhof

En multaj prilingvaj diskutoj esperantistoj argumentas per „logiko[2], referencante al la iom ofta uzo de tiu termino ĉe Zamenhof. Li tamen uzas la vorton malprecize, metafore kaj erarige. Kutime li celas „raciigo“, „koherigo“ aŭ „prudenta reguligo“ en planlingvo, kontraste al la historie kreskitaj neraciaĵoj en etnaj lingvoj, kiel montras ekzemple kaj i.a. la sekvantaj Lingvaj Respondoj (selekto):
LR 111 (1890) [Pri “estu timata”]: „... En ĉiu vivanta lingvo estas permesita uzi nur tiujn formojn, kiujn aliaj personoj jam uzis antaŭ vi; sed en la lingvo internacia oni devas obei sole nur la logikon. La logiko diras, ke ĉia verbo povas havi pasivon, se nur la senco ĝin permesas. Sed en la verbo “timi” la senco tute bone permesas pasivon, kiel en aliaj verboj. ...“ [LR 111. La Esperantisto 1890, p. 32] — „logiko“ legu: „racio“.
LR 66 A (1893) [Pri la divido de vortoj en la skribo]: ... Eĉ se vi dividos ekzemple “aparteni-s”, ni vidus en tio ĉi nenion malregulan, kvankam la aliaj lingvoj (tute sen ia logika kaŭzo) ne permesas tian dividadon.“ [LR 66 A. Esperantisto, 1893, p. 32]. — Legu: „sen ia racia kaŭzo“.
LR 44 (1905) [Pri idiotismoj en Esperanto]: La esprimon vidiĝi anstataŭ elrigardi mi trovas tute bona. Mi esperas, ke iom post iom ĉiuj idiotismoj malaperos kaj cedos sian lokon al esprimoj tute logikaj kaj internaciaj. Tamen laŭ mia opinio ni devas fari tian anstataŭigadon nur en tia okazo, se ni povas tion ĉi fari tute oportune; sed en okazo, se ni por ia idiotismo ne trovos pli bonan esprimon pure logikan, tio ĉi ne devas nin ĉagreni; kaj la idiotismo povas tute oportune resti kiel “esperantismo”, se ĝi nur estos komune akceptata. [LR 44. Let. al Couturat. Lingvo Internacia, 1905, p. 545].
LR 101 (1907) [Pri “ioj”, “tioj”, “kioj” k.t.p.]: Teorie la ĵus diritaj formoj tute bone povas havi multenombron tiel same, kiel ili havas akuzativon; sed en la praktiko mi ne konsilas al vi uzi la diritajn vortojn en multenombro, ĉar laŭ mia opinio ilia senco tion ĉi ne permesas. “Tio” prezentas ja ne ian difinitan objekton, sed ian bildon (aŭ abstraktan ideon), kaj bildo restas ĉiam ununombra sendepende de tio, ĉu ĝi konsistas el unu objekto aŭ el multaj. Tamen se aperas ia tre malofta okazo, kiam la logiko postulas, ke ni uzu la diritajn vortojn en multe­nombro, tiam la gramatiko de nia lingvo tion ĉi ne malpermesas. ... [LR 107. Respondo 18, La Revuo, 1907, Junio].
LR 121 A (1911) [„ambaŭ“ anstataŭ „la ambaŭ“]: ... Kvankam mi ofte uzis la formon “la ambaŭ”, tamen mi opinias nun, ke pli logike estas uzi la vorton “ambaŭ” sen artikolo. [LR 121 A. Respondo 54, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 221]. — Legu: „pli racie“, „pli konsekvence“, „pli laŭsisteme“, „pli kohere“.
LR 110 (1911) [ĉu „okupita“ aŭ „okupata“?]: ... Sed eble la formo estas kontraŭlogika? Ne. Se iu ion okupas (en la senco “prenas en posedon”), tiam en tiu momento la io estas okupata de la iu; ekzemple kiam la malamikoj okupas nian urbon, ĝi estas en tiu momento okupata de ili; se mi estis tute libera, sed en la nuna momento oni donas al mi ian laboron, kiu min ekokupas, mi povas diri, ke mi estas nun okupata de tiu laboro, t.e. ĝi forprenas en sian posedon mian tempon; sed se mi parolas pri laboroj, kiuj estis donitaj al mi jam antaŭe, t.e. se mi parolas ne pri la ago de ekokupo mem, sed pri la stato, en kiu mi troviĝas, tiam mi devas diri “mi estas okupita”. Estas vero, ke, transformante la pasivan formon de la citita frazo en aktivan, ni ofte uzas la formon nuntempan (“laboroj min tre okupas”), sed tion ni faras por tio, ke la formo “okupis” ne pensigu, ke mia okupiteco jam pasis. En la pasiva formo ni ne bezonas timi tiun mal­kompreniĝon, ĉar “mi estas okupita” montras, ke io min okupis kaj la okupiteco ankoraŭ daŭras. La senco de “okupi” havas du nuancojn: preni en posedon kaj teni en posedo; per la formo “mi estas okupita” ni esprimas samtempe ambaŭ nuancojn, dum la formo “mi estas okupata” esprimus nur la unuan nuancon. Cetere pri la vorto “okupi” mi devas ripeti tion, kion mi diris pri multaj aliaj lingvaj demandoj; ĉiufoje, kiam la logiko ne donas al ni respondon tute klaran kaj senduban, kiu ne ofendus nian lingvan senton, ni devas peni konformigi nin al la ekzistantaj kutimoj; kaj la kutimo de la popoloj, kiel mi supre montris, postulas, ke ni diru “mi estas okupita”. [LR 110. Respondo 48, Oficiala Gazeto, III, 1911, p. 293].
827 En strikta senco „logiko“ havas jenan signifon[3]: Por veni al konkludoj, oni bezonas premisojn. Se la konkludo estu normo (regulo), tiam almenaŭ unu el la premisoj jam devas esti normo (regulo). Sole el faktoj oni ne povas dedukti normojn. (Ni ĉi tie parolas pri sociaj normoj, ne pri la t.n. „naturoleĝoj“, kiuj nur metafore povas esti nomataj „leĝoj“.) La Fundamento estas por ni Esperanto-parolantoj la „libro de normaj premisoj“. La demando pri la ĝusteco de tiuj premisoj ne stariĝas, ĉar ĉe normoj ne temas pri ĝusteco aŭ malĝusteco, sed pri valideco aŭ nevalideco. Ĉiuj normoj de la Fundamento estas leĝe validaj ekde la 9-a de augusto 1905, kiam la unua internacia kongreso de Esperanto-parolantoj decidis tion. Logika konkludo el tiuj premisoj ne estas kreado de novaj reguloj, sed nur la eksplicitigo de eventuale implicitaj, jam estantaj reguloj. La logiko ne povas krei ion esence novan.
828 Oni devas konsciiĝi, ke la solvo de lingvaj demandoj ofte ne eblas per logika deduktado, ĉar la Fundamento simple ne entenas la bezonatajn premisajn normojn; tiel ke oni devas racie inventi novajn (ĝenerale neoficialajn) regulojn. Ekzemplo estas la formato de dato, skribita nur per ciferoj. La Fundamento ne havas regulon aŭ modelon pri tio. Tial ne eblas „logike“ - per apliko de normo - decidi, ĉu la ĝusta formato estu „15.12.1859“ aŭ „1859-12-15“ aŭ iu alia. La demando ne estas devige decidebla surbaze de „komune homa logiko“. Temas pri (malsamaj) kutimoj.
829 Interpretantoj de la Fundamento ofte ne sufiĉe zorge konsciigas al si, kio fakte troviĝas en la Fundamento, kaj pri kio ĝi silentas. Ili projekcias siajn proprajn ideojn, pensokutimojn, subkomprenaĵojn, „memkompren­eblaĵojn“ en la Fundamenton, kaj poste „logike“ eltiras ĉion ĉi tion el la teksto - prestidigitista artifiko, kiu ofte restas nerimarkata de tiuj interpretantoj.[4]
830 Kiam Zamenhof uzas la vorton „logiko“, la kunteksto ĝenerale montras, ke ne temas pri strikta deduktado el donitaj premisoj, sed pri io, kion oni prefere nomu „raciigo“, „koherigo“ aŭ „prudenta reguligo“. La esprimo „sen ia logika kaŭzo“ en LR 66 A pri la vort-interna divido ekzemple signifas „sen komunikada neceseco“. Estiĝas tipaj miskomprenoj kaj senĉesaj polemikaj debatoj, kiam oni tiun procedon de raciigo kaj prudenta reguligo simple identigas kun strikta logika deduktado. Sub la sugestio de la prestiĝa nocio „logiko“ iuj erare opinias, ke ili povas „logike pruvi“ sian pravecon, dum fakte temas nur pri certaj konsideroj prudentaj, kiuj principe neniel povas estigi „la unusolan, tuthomaran, nerefuteblan veron“. Ne temas ĉi tie pri „la unika, universala, al ĉiuj homoj komuna logiko, kiu estas tiu de la scienco“ (Ŝulco 1985).
831 Velger prave rekomendas uzi la vorton „logiko“ nur tiam, kiam temas en strikta, teknika senco pri logiko. Oni ne sekvu la ekzemplon de Zamenhof, kiu bedaurinde ofte uzis ĝin en sufiĉe vasta, nepreciza senco. Kie li skribis „logiko“, oni ĝenerale legu „racio“.

5. Alineo 5: [Fundamento kiel gvida kontrol-dokumento]

[5] La « Fundamento de Esperanto » tute ne devas esti rigardata kiel la plej bona lernolibro kaj vortaro de Esperanto [A 5.1]. Ho, ne! [A 5.2] Kiu volas perfektiĝi en Esperanto, al tiu mi rekomendas la diversajn lernolibrojn kaj vortarojn, multe pli bonajn kaj pli vastajn, kiuj estas eldonitaj de niaj plej kompetentaj amikoj por ĉiu nacio aparte kaj el kiuj la plej gravaj estas eldonitaj tre bone kaj zorgeme, sub mia persona kontrolo kaj kunhelpo [A 5.3]. Sed la « Fundamento de Esperanto » devas troviĝi en la manoj de ĉiu bona esperantisto kiel konstanta gvida dokumento, por ke li bone ellernu kaj per ofta enrigardado konstante memorigadu al si, kio en nia lingvo estas oficiala kaj netuŝebla, por ke li povu ĉiam bone distingi la vortojn kaj regulojn oficialajn, kiuj devas troviĝi en ĉiuj lernoverkoj de Esperanto, de la vortoj kaj reguloj rekomendataj private, kiuj eble ne al ĉiuj esperantistoj estas konataj aŭ eble ne de ĉiuj estas aprobataj [A 5.4]. La «Fundamento de Esperanto» devas troviĝi en la manoj de ĉiu esperantisto kiel konstanta kontrolilo, kiu gardos lin de deflankiĝado de la vojo de unueco [A 5.5].
832 La ĉefa rolo de la Fundamento estas tiu de „konstanta kontrolilo“ (A 5.5). Ĝi do alivorte estas „kodekso“, „leĝo“ aŭ „mezurilo“ de la ĝenerala prilingva interkonsento de la esperantistoj. Nur ĝi decidas pri lingva „ĝusteco“ aŭ „malĝusteco“. Ĝia funkcio estas gardi la unuecon de la lingvo (A 1.1 kaj multloke).
833 La Fundamento male ne „devas esti rigardata kiel la plej bona lernolibro kaj vortaro de Esperanto“ (A 5.1). Tiu jam en 1905 evidenta konstato estas konsekvenco el jenaj konsideroj: La tri partoj de la Fundamento precipe decidas pri dubaj demandoj. Oni povas kompreni ĝin kiel kolekto de „lingvaj respondoj“. Tiuj respondoj estas donitaj en laŭeble konciza formo, donanta nur la finan esencon de diskuto. Ofte ekzistas nur unu au du ekzemploj pri iu problemo. Tio por instruaj celoj kutime estas tro malmulte. Tial ne nur estas permesate, sed eĉ dezirate, ke lernolibroj profundigu per pliaj klarigoj la esencajn instruojn, kiujn fiksas la Fundamento. Kerna celo de la Fundamento krome estas trovi ekvilibron inter stabileco kaj evoluipovo. Se oni miskomprene opinius, ke ekzemple la UV estas la plej bona vortaro de Esperanto, tio rekte lezus la principon, ke la lingvo havu la eblecon evolui.
834 A 5.3 aludas la „Kolekton aprobitan de d-ro Zamenhof“ (Paris: Hachette 1901-1905), sed ankaŭ ekz. la „germanajn vortarojn“ de Jürgensen (1904-1905). En la origina propono de Z al UK 1, la projektita, sed poste de la Kongreso ne aprobita teksto de BD enhavis alineon 7, kiu eksplicite menciis: „Por faciligi al la komencantaj esperantistoj la elekton de fideblaj libroj kaj gardi ilin kontraŭ uzado de libroj, kiuj instruas tute eraran lingvon, estas eldonita serio da libroj, kiuj portas sur si la aprobon de la aŭtoro de la lingvo. ...“. Detalojn vd. ĉe BD 6.
835 A 5.4 difinas, kio estas „bona esperantisto“, nome esperantisto (BD 5), kiu bone konas la Fundamenton en ĝia aktuala versio, do kun ĉiuj OA (A 8, A 10.4) kaj la principoj de A (A 11.2). Pro tiu kono li povas distingi inter vortoj kaj reguloj „oficialaj“ (devigaj, netuŝeblaj) kaj private rekomendataj (vd. supre A 3).
836 La vortumon „kiuj devas troviĝi en ĉiuj lernoverkoj de Esperanto“ oni devas interpreti en la kunteksto kun A 5.3 kiel apelon al la verkistoj de lernolibroj kaj vortaroj prezenti al lernantoj Fundamentan Esperanton kaj ne iujn privatajn variaĵojn de ĝi.

6. Alineo 6: [Evoluipovo malgraŭ netuŝebleco]

[6] Mi diris, ke la fundamento de nia lingvo devas esti absolute netuŝebla, se eĉ ŝajnus al ni, ke tiu aŭ alia punkto estas sendube erara [A 6.1]. Tio ĉi povus naski la penson, ke nia lingvo restos ĉiam rigida kaj neniam disvolviĝos ... [A 6.2] Ho, ne! Malgraŭ la severa netuŝebleco de la fundamento, nia lingvo havos la plenan eblon ne sole konstante riĉiĝadi, sed eĉ konstante pliboniĝadi kaj perfektiĝadi [A 6.3]; la netuŝebleco de la fundamento nur garantios al ni konstante, ke tiu perfektiĝado fariĝados ne per arbitra, interbatala kaj ruiniga rompado kaj ŝanĝado, ne per nuligado aŭ sentaŭgigado de nia ĝisnuna literaturo, sed per vojo natura, senkonfuza kaj sendanĝera [A 6.4]. Pli detale mi parolos pri tio ĉi en la Bulonja kongreso [A 6.5]; nun mi diros pri tio ĉi nur kelkajn vortojn, por ke mia opinio ne ŝajnu tro paradoksa [A 6.6]:
837 A 6 ripetas, ke la Fundamento ne volas malhelpi kaj ne malhelpas „konstantan pliboniĝadon kaj perfektiĝadon“ (A. 6.3) de Esperanto. Ĝi nur malhelpu, ke la evoluo okazu per arbitra kaj detrua maniero (A 6.4).
838 La anonco, ke Zamenhof detaligos siajn ideojn pri la evoluipovo en la Bulonja kongreso (A 6.5), ne realiĝis. Pro tempo-manko dum la kongreso li devis prokrasti la planon. Li tamen uzis sian preparitan materialon por „Cirkulera Letero al la ... Lingva Komitato - Pri Neologismoj" de 1906-11-22 [LZ I 299]. Ĉar ĝi estas grava interpretilo por la ĝusta kompreno de alineoj 7 ĝis 9 ni republikigas ĝin fine de tiu ĉapitro.

7. Alineo 7: [„Novaj vortoj“]

[7] 1) Riĉigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun, per konsiliĝado kun tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo, kaj zorgante pri tio, ke ĉiuj uzu tiujn vortojn en la sama formo; sed tiuj ĉi vortoj devas esti nur rekomendataj, ne altrudataj; oni devas ilin uzadi nur en la literaturo; sed en korespondado kun personoj nekonataj estas bone ĉiam peni uzadi nur vortojn el la « Fundamento » ĉar nur pri tiaj vortoj ni povas esti certaj, ke nia adresato ilin nepre trovos en sia vortaro [A 7.1]. Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam tute matura, ia aŭtoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel « Aldonon al la Fundamento » [A 7.2].
839 A 7 ĝis A 9 enhavas la kernajn preskribojn por garantii „naturan, senkonfuzan kaj sen­danĝeran“ evoluon (A 6.4) kaj detaligas la preskribojn de A 6 (kp. A 6.6). La Antaŭparolo distingas inter „novaj vortoj“ (A 7) kaj „formoj novaj“ (A 8) kaj kreas monopolon de la Akademio por plilarĝigi la Fundamenton per novaj vortoj aŭ formoj novaj, krome per „novaj reguloj“ (A 9).
840 Kvankam la uzo de la terminoj „novaj vortoj“ kaj „formoj novaj“ en la Antaŭparolo estas preciza, ekzistas ofta konfuzo en nuntempaj diskutoj. Sinonime por „formoj novaj“ („A 8-vortoj“) Zamenhof uzis la vorton „neologismo“, dum la nuntempa ĝenerala lingvo-uzo kutime celas per „neologismo“ (aŭ „novvorto“) „novajn vortojn“ („A 7-vortojn“) aŭ eĉ „fremdvortojn“ (internaciajn vortojn) laŭ R 15 FG aŭ sendistinge ĉiujn tri specojn. Por eviti ĉian konfuzon, pro tio estas konsilinde aŭ uzi la oficialan terminaron de la Antaŭparolo kaj R 15 aŭ paroli ĵargone pri A 8-, A 7- aŭ R 15-vortoj. La distingo estas grava, ĉar „fremdaj vortoj“ (R 15) dekomence estas parto de Esperanto, „novaj vortoj“ (A 7) estas afero tute senproblema, eĉ „banala“ (Zamenhof), dum „formoj novaj“ (A 8) subfalas pli striktajn regulojn, ĉar ĉe ili la danĝero detrui la unuecon de la lingvo estas pli forta. Detalojn de tiu „Fundamenta semaforon“ (R 15 „verda“, A 7 „flava“ kaj A 8 „ruĝa“ - LR 54) vd. ĉe R 15.
841 [Daŭrigota].

8. Alineo 8: [„Formoj novaj“]

[8] 2) Se ia aŭtoritata centra institucio trovos, ke tiu aŭ alia vorto aŭ regulo en nia lingvo estas tro neoportuna, ĝi ne devos forigi aŭ ŝanĝi la diritan formon, sed ĝi povos proponi formon novan, kiun ĝi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova [A 8.1]. Kun la tempo la formo nova iom post iom elpuŝos la formon malnovan, kiu fariĝos arĥaismo, kiel ni tion ĉi vidas en ĉiu natura lingvo [A 8.2]. Sed, prezentante parton de la fundamento, tiuj ĉi arĥaismoj neniam estos elĵetitaj, sed ĉiam estos presataj en ĉiuj lernolibroj kaj vortaroj samtempe kun la formoj novaj, kaj tiamaniere ni havos la certecon, ke eĉ ĉe la plej granda perfektiĝado la unueco de Esperanto neniam estos rompata kaj neniu verko Esperanta eĉ el la plej frua tempo iam perdos sian valoron kaj kompreneblecon por la estontaj generacioj [A 8.3].

a) Superrigardo

842 „Formoj novaj“ estas nocio, kiu ampleksas kaj vortojn novajn kaj regulojn novajn. Ili plej forte menacas la unuecon de Esperanto kaj inter esperantistoj (A 1.1, A 8.3 kaj multloke). Pro tio ekzistas monopolo de „aŭtoritata centra institucio“ (ACI) por enkonduki ilin en formala proceduro. Tio distingas ilin de vortoj fremdaj laŭ R 15 kaj novaj vortoj laŭ A 7, kiujn ĉiuj esperantisto povas ekuzi sen peki kontraŭ „ĝusta“ Esperanto. En la triklasa „Fundamenta semaforo“ de „neologismoj“ formoj novaj estas la plej alta, „ruĝa“ ŝtupo.
843 A 8 estas resumita en A 10.4. Ambaŭ normoj devas esti interpretataj kune. Por decido pri formoj novaj la Statuto de la Akademio preskribas plimulton de du trionoj de ĉiuj membroj (seĝoj), do kutime de 30 el 45 voĉoj (art. 23), kontraste al la „absoluta plimulto de la voĉdonantoj, se almenaŭ du trionoj de la membroj voĉdonis“ (do 16 el 30), sufiĉa por decidoj pri vortoj laŭ R 15 aŭ A 7.
844 En diskutoj pri vortoj por novaj ideoj ofte ekzistas terminara malklareco (vd. supre ĉe A 7). Zamenhof uzis la terminon „neologismo“ sinonime (nur) por „formo nova“ (A 8-vorto), dum ofte diskutantoj ne distingas inter „vortoj fremdaj“ (R 15), „novaj vortoj (A 7) kaj „formoj novaj“ (A 8), nomante ĉiujn kategoriojn „neologismoj“. Tiu uzo estas evitenda, ĉar ĝi nebuligas la klaran Fundamentan sistemon triklasan.
845 A 8 mem ne difinas la nocion „formo nova“. La difino estas konkludenda el la kontrasto kun „vortoj novaj“ (A 7) kaj „vortoj fremdaj (R 15) laŭ la klarigoj de Z (plej grava en LR 54). Klasikaj ekzemploj estas uzo de „navo“ (en la senco de akvoveturilo) anstataŭ la samsignifa „ŝipo“ (LR 54), proleto (formo nova) anstataŭ proletario (formo malnova), arkitektur- anstataŭ arĥitektur‑ (OA 8), „spontan-“ anstataŭ „spontane-“ (ne jam decidita de la Akademio) k.t.p. Temas do pri samsignifaj nocioj, kiuj estas esprimitaj per malsamaj unuradikaj vortformoj aŭ per unuradikaj malsamaj vortoj (unuradikaj sinonimoj). Plurradikaj sinonimoj (kanon- anstataŭ paf-il-eg-, frid‑ anstataŭ mal’varm‑) ne estas formoj novaj laŭ A 8, sed novaj vortoj laŭ A 7.
846 Pro la aparta strukturo de Esperanto kiel „vortara lingvo“ (ĉiuj lingvoelementoj inkluzive de la gramatikaj markiloj estas memstare notitaj en la Vortaro Oficiala) nova elemento samtempe povas esti formo nova aŭ regulo nova. La Akademio ekzemple aldonis la numeralon „nul“ al la Vortaro Oficiala. Per tio ĝi samtempe grandigis la regulon de R 4 pri la numeraloj.

b) Ĉefaj grupoj de vortformoj novaj

847 Kiel menciite en la superrigardo, la Fundamento parolas nur pri (vort-)formo nova en la senco de A 8, se temas pri unuradika sinonimo (proletari- → prolet-; klasifik‑ → klasif‑; spontane‑ → spontan‑). La unua ĉefa apliksfero pro tio estas retroevoluigitaj radikoj, kiuj elĵetas fremdlingvajn pseŭdosufiksojn (ekz. vortoj finiĝantaj je la latinaj –aci, ‑ici, ‑uci, ‑ifik, ‑ari k.m.a.) kaj reduktas radikon al ĝia kerno. Dua grupo estas vortformoj, kiuj anstataŭigas la literon kaj sonon –ĥ- per –k- (arĥitektur- → arkitektur).
aa) Retroevoluigitaj radikoj
Literaturo (selekto): Christaller, Paul. 1a eld. 1910, 2a plil. eld. 192xx. - Christaller, P[aul] (1914). Evoluo de Esperanto. En: Festschrift anläßlich des 9. Deutschen Esperanto-Kongresses in Leipzig 1914, p. 321-329.
848 La fenomeno delonge estas konata kaj jam detale priskribita de Christaller antaŭ la unua mond­milito.
bb) Vortformoj kun –k- anstataŭ –ĥ-
849 Vd. ekz. en OA 8 la formojn je ark- (arkivo) apud la formoj je arĥ- (arĥivo). [Daŭrigota].

c) Problemoj de sinonimeco

Literaturo (selekto): Vatré, Henri. Neologisma Glosaro.
850 puĉ‑ → golp‑. [Daŭrigota].

d) La struktura problemo de A 8

Literaturo (selekto): Kück, Andreas. Ne oficialigitaj, sed oficiale tolerataj almenau kondiĉe: "un'" kaj similaj formoj novaj. En: Ipernity (2012-10-31).[5]
851 Formo nova kiel tia estas kontraŭfundamenta, do laŭdifine „malĝusta“ Esperanto. Kiu ekzem­ple nuntempe uzas la formon novan "spontan-a" anstatau la F-tan "spontane-a" en laŭvorta interpreto de A 8 faras lingvan eraron. Ĉe la unua apero de la formo nova la Akademio devus deklari ĝin "malĝusta". Sed ĉar multaj homoj kaj vortaroj nuntempe kaj de jaroj preferas la formon novan, pli kaj pli ekestas komuna interkonsento, ke spontan-a ne (plu) estas malĝusta, sed allasebla, tolerebla (aŭ eĉ preferinda) apud la F-ta spontane-a. Ekestas dilemo: A 8 volas gardi la unuecon de la lingvo, tamen ne malebligi la evoluon de modernaj formoj. Neeviteble ekzistas kontraŭfundamenta stato dum la periodo ĝis la Akademio oficialigas la formon novan.
852 Por mallongigi tiun "maturiĝan periodon" la Akademio en 1967 evoluigis la rimedon de „tolerdeklaro“. Ĝi forprenas de la formo nova la stigmon de "malĝusteco" kaj ebligas liberan konkuradon de du "ĝustaj" formoj, nome de la formo malnova oficiala kaj de la formo nova tolerata, sed ne jam oficiala. Tio helpas al la Akademio ekscii, ĉu la formo nova vere estas vivipova. En la kazo de "konversi" apud "konversacii tio ekz. ne ŝajnas tiel esti. Tolerdeklaro estas kvazaŭ kandidata ŝtupo por posta oficialigo (t.e. laudifine eterne ĝusta Esperanto). Se "kandidato-vorto" ne sukcesas en la testo, nenio malavantaĝo okazas, ĝi mem fariĝas arkaismo kaj falas en forgeson. Inverse estas malavantagho: Kvankam multaj homoj preferas "spontan-" oficialaj ekzamenoj devus jughi ghin "malghusta". La ebleco krei formojn novajn estus barita, A8 ne plu havus aplik-sferon.
853 Tolerdeklaroj estas Fundament-konformaj. Se la Akademio laŭ A 8 havas la rajton eĉ oficialigi formon novan (t.e. doni al ĝi la statuson de eterne ĝusta Esperanto), tiam ĝi kompreneble ankaŭ havas la rajton doni al ĝi malpli fortan statuson, nome la elprovan, kandidatan (la rajto je la pli forta rimedo inkluzivas la rajton je la pli malforta - argumentum de maiore ad minorem). Tio servas por entute ebligi en laŭorda (do ne ĥaosa) maniero aplikon de A 8 kaj realigas la principon de klareco.
854 Ĝis nun la Akademio faris tolerdeklarojn pri jenaj formoj. Plej multaj estas el 1967 kaj sep jarojn poste, en 1974, oficialigitaj (detalojn vd. en BK II):
tolerata formo
oficiala formo
dato de la tolerdeklaro
fonto
komento
buĝet-o
budĝet-o [OA 3.1]
1967-06-20
Aktoj I, p. 73
oficialigita per OA 8 (1974)
dekor-i
dekoraci-o [OA 3.2]
1967-06-20
Aktoj I, p. 73
ankoraŭ nur tolerata
feder-i
federaci-o [OA 1]
1967-06-20
Aktoj I, p. 73
oficialigita per OA 8 (1974)
‑i
‑uj (landnomoj) [UV]


ankoraŭ nur tolerata
kemi-o
ĥemi-o [UV]
1967-06-20
Aktoj I, p. 73
oficialigita per OA 8 (1974)
koncentr-i
koncentr-a [OA 1]
1967-06-20
Aktoj I, p. 73
oficialigita per OA 8 (1974)
konvers-i
konversaci-o [OA 3.2]
1967-06-20
Aktoj I, p. 73
ankoraŭ nur tolerata
mekanik-o
meĥanik-o [UV]
1967-06-20
Aktoj I, p. 73
oficialigita per OA 8 (1974)
prolet-o
proletari-o [OA 3.2]
1967-06-20
Aktoj I, p. 73
oficialigita per OA 8 (1974)
rivel-i
revelaci-o [OA 3.2]
1967-06-20
Aktoj I, p. 73
oficialigita per OA 8 (1974)
En BRO, Aktoj II 1975, p. 39, krome legeblas jena piednoto 3 ĉe „unu“: „La eliziita formo un’ estas tolerebla en nombrado kaj en ordonaj esprimoj el la tipo de: “un’! du! un’! du!” en ekzercoj dancaj, gimnastikaj, militistaj, ks.“ Kück 2012 nomas la elizitan formon un’ „formo nova kondiĉe tolerata“. Kiel diskutite en la ĉapitro pri BRO malsupre, ni tamen opinias, ke tiaj „kaŝitaj“ kaj „surprizaj“ decidoj rande de alicela verko ne plenumas la F-tajn kondiĉojn pri oficialaj decidoj. Ni rigardas la formon un’ pro tio kiel (senchava, sed) privata tolerdeklaro, ne kapabla forigi oficiale la statuson de kontraŭfundamenteco. Kp. ankaŭ la formon „deks’“ tuj poste.
110 „Kandidatoj“ por estontaj tolerdeklaroj (aŭ rektaj oficialigoj, sen „maturiĝa periodo“) estas ekzemple la sekvaj (detalojn vd. en BK II):
tolerinda formo
oficiala formo
komento
deks’
dekstr-a [UV, FE 28]
tolerebla en ordonaj esprimoj el la tipo de: “deks’! liv’! deks’! liv’!” en ekzercoj dancaj, gimnastikaj, militistaj, ks. kiel proponita de Albault en 1969[6]

firma-o
firm-o [UV]
firmao jam en EV 1923. Laŭ PIV 2005: „Firmao estas nun pli ofte uzata ol firmo.“
kamera-o
kamer-o [UV]
tiel la preferata formo de PIV 2005 (nur) por la senco de fotoaparato, trovebla jam en PIV 1970
kaos-o
ĥaos-o [UV]
formo kun k- trovebla jam en EV 1923 ĝis PIV 2005
korus-o
ĥor-o [UV]
propono de Z de 1906-11 al la LK, LZ I 315.
meteologi-o
meteorologi-o [OA 2.1]
uzata almenaŭ de la Meteologia terminaro (1961)[7] ĝis PIV 2005.
spont-a aŭ spontan-a
spontane-a [OA 3.2]
laŭ PIV 2005 prave: „spontana estas nun pli ofte uzata, ol la oficiala spontanea“; sponta jam en Christaller 1910, 1923
un’
unu [UV, R 4]
tolerebla en nombrado kaj en ordonaj esprimoj el la tipo de: “un’! du! un’! du!” en ekzercoj dancaj, gimnastikaj, militistaj, ks. kiel proponita de Albault en BRO 1975
Ĉar decidoj de la Akademio ĉiam ankaŭ baziĝas sur lingvo-politikaj „modoj“, la Vortaro Oficiala rezulte ne ĉiam estas „teorie-ideale“ kohera kaj konsekvenca. Apenaŭ ekzistas racia kialo, kial – ekzemple - kemio apud ĥemio estas „ĝusta“, sed kaoso apud ĥaoso laŭ la stato en 2014 oficiale ne. Tiaj fenomenoj estas klarigeblaj nur per eksterlingvaj cirkonstancoj. Dum la „franca periodo“ antaŭ la unua mondmilito la ĉefaj agantoj en la Akademio estis malfavore al –ĥ-, ekzemple la prezidanto Th. Cart mem (vd. BK I ĉe R 0 – alfabeto). En la periodo post la dua mondmilito denove estis parolantoj de ĉefe okcident-eŭropaj lingvoj, kiuj dominis la Akademion, dum pro la politika situacio („Fera Kurteno“) estis nur malmultaj slavoj, ofte malpli kritika kontraŭ la ĥ-formoj. Inter­tempe la pendolo resvingis kaj vortformoj kun –ĥ- denove estas pli ofte uzataj. Jam ĉirkaŭ la centjara jubileo de Esperanto en 1987, je kies okazo oni multe okupiĝis pri la fruepokaj tekstoj, oni „remalkovris“ la malnovajn formojn kun ‑ĥ- kaj elmontris sian eruditecon subite uzante la tiam jam tre ekstermodajn formojn. Tion bone spegulas la elkrioj de la anglalingvano Akademiano Bernard Golden: „La ĥo-malsano atakas "Heroldo"! (1986) kaj denove „La ĥo-malsano atakas ankoraŭfoje!“ (1987).[8]
Akademio konscia pri siaj devoj kaj propra historio devus distancigi sin de tiaj modoj kaj peni je laŭeble granda kohereco de VO. En la kadro de A 8 tio signifas, akcepti la realon kaj agnoski, ke la fakte vaste uzataj formoj kaoso kaj spontana ne plu estas rigardataj kiel „eraroj“.

e) „tro neoportuna“

111 La nocio de „troa neoportuneco“ estas interpretenda en la kuntekto de A 9.2-3, kiu pre­skribas: „Sed en la praktiko ni (pro kaŭzoj jam multajn fojojn priparolitaj) devas kompreneble esti tre singardaj kun ĉia « perfektigado » de la lingvo [A 9.2]: a) ni devas tion ĉi fari ne facilanime, sed nur en okazoj de efektiva neceseco [A 9.3].“
112 Ambau esprimoj "troa neoportuneco" kaj "efektiva neceseco" estas t.n. "necertaj juraj nocioj"[9] Temas pri nocioj kun nedifinitaj, plursencaj signifoj, kiuj bezonas konkretigon por esti aplikeblaj. La plej konata necerta jura nocio estas "bona fide" (lat.) (Treu und Glauben, good faith, bonne foi, redelijkheid en billijkheid): Kontraktoj estas plenumendaj bonafide. Necertaj juraj nocioj kutime estas neeviteblaj, ĉar la leĝdonanto (la esperantistoj en UK 1 kaj poste konstante konfirmita per fakta uzado en la konvinkiĝo de la kvazaŭjura devigeco) ne povas antauvide reguli ĉiun eble iam okazontan kazon. Li do regulas nur la principon kaj konfidas la konkretigon al la juĝisto (pri demandoj de lingva ĝusteco do ACI). Ambaŭ esprimoj do estas neeviteblaj kaj lauleĝaj; ili donas al la Akademio vastan juĝokapablon (konsider-eblecon, bontrovon) pri tio, kion ĝi rigardas "neoportuna" kaj "efektive necesa".
113 La limo de ĝia bontrovo estas la malpermeso de arbitraj, surprizaj decidoj. Tio sekvas el la principo de laŭjureco. Ankaŭ pri la demando, kiel detale ACI motivigas decidon, ĝi havas vastan propran bontrovon. Preciza regulo rekte objektive legebla el la normo ne ekzistas (kaj neniam ekzistas ĉe necertaj juraj nocioj). Ĝenerale oni povas diri jenon:
  • Ju pli forta mezuro estas, des pli granda estas la devo doni detalajn motivojn.
  • Ju pli diskutita demando estas, des pli granda estas la devo eviti ĉiujn supozojn, ke eble temas pri arbitra decido, donante detalajn motivojn kaj elmontri poziciojn pri la diversaj argumentoj de la diskuto.
  • Ju pli mezuro celas en la kernon de la lingvo, des pli bone kaj detale estu la klarigoj por mezuro.

9. Alineo 9: [Monopolo por plivastigo de la Fundamento -


efektiva neceseco]

[9] Mi montris en principo, kiamaniere la severa netuŝebleco de la « Fundamento » gardos ĉiam la unuecon de nia lingvo, ne malhelpante tamen al la lingvo ne sole riĉiĝadi, sed eĉ konstante perfektiĝadi [A 9.1]. Sed en la praktiko ni (pro kaŭzoj jam multajn fojojn priparolitaj) devas kompreneble esti tre singardaj kun ĉia « perfektigado » de la lingvo [A 9.2]: a) ni devas tion ĉi fari ne facilanime, sed nur en okazoj de efektiva neceseco [A 9.3]; b) fari tion ĉi (post matura prijuĝado) povas ne apartaj personoj, sed nur ia centra institucio, kiu havos nedisputeblan aŭtoritatecon por la tuta esperantistaro [A 9.4].
114 A 9.3 difinas centran kondiĉon por ĉia „perfektigado“ de la lingvo, nome la esperantistoj („ni“) rajtas fari tion nur en „okazoj de efektiva neceseco“. El tio sekvas la devo klarigi ĉe ĉiu planita suplemento, ĉu entute kaj se jes, kial ĝi ŝajnas esti efektive, do el vidpunkto de praktika utilo, necesa. La regulo enhavas la devon doni motivojn por ke oni povu prijuĝi la necesecon de „perfektigado“.
115 La ideo de „ŝanĝoj montriĝontaj necesaj“ troviĝas simile jam en A 1.2 por estonta komitato de la ĉefaj regnoj. Tie ĝi estas kontrastita al „ĉiuj personaj kapricoj aŭ disputoj“. El tio ni devas dedukti, ke nuraj personaj preferoj por iuj suplementoj ne sufiĉas por plenumi la kondiĉon de „efektiva neceseco“. Kio validas por interŝtata komitato, des pli validas por la „kvazaŭŝtata“, memadministra esperantistaro (t.n. „argumentum de maiore ad minorem“, „des pli-argumento“).
116 Pliajn detaligojn kaj konkretigojn de la nocio „efektiva neceseco“ Zamenhof donis en sia „Cirkulera Letero al la ... LK pri Neologismoj (1906)“ (vd. malsupre). Ankaŭ en siaj Lingvaj Respondoj li plurfoje (neeksplicite) referencas al A 9.3, vd. – i.a. - ekz.:
LR 1908: „Mi tute konsentas kun vi, ke “lakto” kaj “laktumo” havas inter si preskaŭ nenion komunan, kaj ni havus plenan rajton uzi por “laktumo” ian vorton tute memstaran. Sed ĉar en multaj lingvoj por ambaŭ diritaj vortoj estas uzata la sama radiko, kaj ĉar la vorto “laktumo” estas ne malpli oportuna, ol ĉia tute memstara vorto, kaj ĉar tiu vorto jam troviĝas en la “Funda­mento de esperanto”, tial ekzistas absolute nenia neceseco, ke ni forĵetu la oportunan vorton jam konatan kaj devigu la Esperantistojn lerni novan vorton. (LR 34, Respondo 37 b, La Revuo, 1908, Majo).
LR 1910: „La plej grava leĝ­donanto estas la uzado. Ĉar la plimulto jam de longe uzas „Rumanujo“ kaj „Bukareŝto“, kaj ĉar ekzistas nenia grava kaŭzo por tion ŝanĝi, tial mi konsilas lasi la formojn ĝisnunajn.“ [LR 64 A. Pk. al d-ro Kimel (1910-01-06), OV, p. 573].
117 A 9.4 ripetas la monopolon de „ia centra institucio“ (la Akademio), menciita jam en A 7.2 kaj A 8.1. Ankaŭ ĝi ne rajtas fari „perfektigadojn“ „facilanime“, sed nur „post matura prijuĝado“. Komunikante siajn pripensojn kaj motivojn, tia institucia gajnas kaj gardas „nedisputeblan aŭtoritatecon por la tuta esperantistaro“.

10. Alineo 10: [Resumo]

[10] Mi finas do per la jenaj vortoj [A 10.1]:
1. pro la unueco de nia afero ĉiu bona esperantisto devas antaŭ ĉio bone koni la fundamenton de nia lingvo [A 10.2];
2. la fundamento de nia lingvo devas resti por ĉiam netuŝebla [A 10.3];
3. ĝis la tempo kiam aŭtoritata centra institucio decidos pligrandigi (neniam ŝanĝi!) la ĝisnunan fundamenton per oficialigo de novaj vortoj aŭ reguloj, ĉio bona, kio ne troviĝas en la « Fundamento de Esperanto », devas esti rigardata ne kiel deviga, sed nur kiel rekomendata [A 10.4].
118 A 10.1 enkondukas la resumon, la esencon de la Fundamento, do de la „ĝenerala interkonsento pri la ecoj de la internacia lingvo“.
119 Ĝia plej grava celo estas gardado de la unueco de l’ lingvo [A 10.2], kp. jam A 1.1 kaj ripetita multloke. Tio necese postulas, ke ĉiu esperantisto devas povi distingi inter vortoj kaj reguloj oficialaj, t.e. devigaj, kaj vortoj kaj reguloj privataj, t.e. nur rekomenditaj (ideo el A 5.4). Alivorte, li devas bone koni la ĝeneralan konsenton – kaj akcepti kaj obei ĝin (netuŝebleco).
120 En la intereso de la unueco la ĝenerala interkonsento, la „lingvo-konstitucio“ devas „eterne“ resti akceptita („por ĉiam netuŝebla“) [A 10.3]. Ĝi mem tamen povas pluevolui: Dum la intertempo ĝis la oficialigo per la ĉefaj ŝtatoj laŭ la vojoj priskribitaj en A 7 ĝis 9, en la momento de la oficialigo per la komunumo de ŝtatoj laŭ A 1.2.
121 Aŭtoritata Centra Institucio (ACI), nomita „Akademio“, rajtas pligrandigi la Fundamenton, konsistantan el FG, FE kaj UV laŭ la stato de 1905, kaj per tio dokumenti la intertempe atingitan plilarĝigitan ĝeneralan interkonsenton pri la lingvo – alivorte: fari el intertempe ekestinta nova silenta interkonsento, aldonan eksplicitan, skriban. Eĉ ACI tamen ne havas la rajton ŝanĝi la ĝis tiam jam ekzistantan interkonsenton, nomitan „Fundamento“. Regas la principo „unufoje en la Fundamento por ĉiam en la Fundamento“. Tio inkluzivas pli fruajn proprajn decidojn de ACI mem.

11. Alineo 11: [Propono al UK 1; la „ideoj“ de la Antaŭparolo]

[11] La ideoj, kiujn mi supre esprimis pri la Fundamento de Esperanto, prezentas dume nur mian privatan opinion [A 11.1]. Leĝan sankcion ili ricevos nur en tia okazo, se ili estos akceptitaj de la unua internacia kongreso de esperantistoj, al kiu tiu ĉi verko kune kun sia antaŭparolo estos prezentita [A 11.2].
L. ZAMENHOF. [A 11.3].
Varsovio, Julio 1905. [A 11.4].

a) Superrigardo

122 Alineo 11 fiksas jenajn bazajn principojn:
1. Ĝi ripetas, ke la Fundamento estas „lingvo-konstitucio“ kun „leĝa sankcio“.
2. Ĝi ripetas la demokratan principon, ke la plej alta leĝdonanto pri lingvaj demandoj estas „la esperantistoj“, kp. samsence BD 4.1.
3. Ĝi ripetas la distingon inter „privata“ kaj „oficiala“ opinio, do inter opinio de individuo kaj opinio de la kolektivo de esperantistoj, kp. samsence BD 4.2.
4. Ĝi eksplicitas, ke la komuna volo de la esperantistoj ampleksas la principojn, motivojn kaj interpret-regulojn („ideojn“) donitajn en la Antaŭparolo, kiu estas same submetita al voĉ­donado kiel la tri aliaj partoj de la Fundamento („kune kun sia antaŭparolo“).

b) La „ideoj“ de la Antaŭparolo

123 Longa diskuto ekzistas pri la demando, ĉu la Antaŭparolo (A) estas netuŝebla parto de la F‑to, same kiel FG, FE kaj UV. La necerteco ekestis pro jenaj vortumoj en A mem.
Pri FG, FE kaj UV:
  • ... la sekvantaj tri verkoj estas rigardataj kiel fundamento de Esperanto: 1.) La 16-regula gramatiko; 2) la « Universala Vortaro »; 3) la « Ekzercaro » [A 2.1].
  • Tiujn ĉi tri verkojn la aŭtoro de Esperanto rigardadis ĉiam kiel leĝojn por li ... [A 2.2]
  • ... ĉiuj aliaj esperantistoj ĉiam rigardados tiujn ĉi tri verkojn kiel la solan leĝan kaj netuŝeblan fundamenton de Esperanto [A 2.3].
    • ... [reeldoni] tiujn tri verkojn, kiuj laŭ silenta interkonsento de ĉiuj esperantistoj jam de longe fariĝis fundamento por Esperanto, ... [A 3.3].
Kontraste pri A:
  • La ideoj, kiujn mi supre esprimis pri la Fundamento de Esperanto [do en A], ... [A 11.1]. [ricevos] [l]eĝan sankcion ... nur en tia okazo, se ili estos akceptitaj [de UK 1] [A 11.2]..
    • al kiu [al UK 1] tiu ĉi verko kune kun sia antaŭparolo estos prezentita [A 11.2].
124 Kiel montrite supre, la „ideojn, kiujn mi [Z] supre esprimis pri la F-to“ oni sinonime povas nomi bazajn principojn, interpretregulojn, bazajn valordecidojn. Ili en Juli 1905 ankoraŭ estis „privataj“ ideoj de Z. En Aŭgusto 1905 ili fariĝis „oficialaj“, do devigaj, ĝenerale akceptitaj, per la unuanima aprobo fare de la „esperantistoj“, kiel dokumentita en BD 4.3. La unua kongreso esprimis sian volon, ke „la sola unu fojon por ĉiam deviga por ĉiuj esperantistoj fundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo «Fundamento de Esperanto», ... [BD 4.3]“. Farinte tion, la partoprenintoj havis antaŭ si la ĵus presitan „verketon“, kiu konsistis el ĝuste A, FG, FE kaj UV. Kiel rezulto, ankaŭ la principoj de A fariĝis Fundamentaj kaj per tio la solaj eterne ĝustaj principoj por decidi, kio estas ĝusta aŭ malĝusta Esperanto.
125 Kontraste al la tekstoj de FG, FE kaj UV nur la ideoj de A fariĝis oficialaj, sed ne la maniero, kiel ili estas vortumitaj, aŭ la vortoj, per kiuj ili estas vortumitaj (ekz. la vortoj „aŭtor‑“ aŭ „Zamenhof“). Ili estis oficialigitaj nur poste.
126 Tiun distingon inter de 1905 devigaj „ideoj“ kaj la vortumado pretervidas Martinelli Ŝi obĵetis, ke „la antaŭparolo ne estas parto de la Fundamento, ĉar: a) Zamenhof ne konsideris ĝin inter la tri Fundamentaj partoj; b) la esenca novaĵo el la antaŭparolo, nome la propono pri starigo de "aŭtoritata centra institucio", estis malaprobita de la kongreso.“ Kaj samloke: „La antaŭ­parolo estus parto de la Fundamento, nur se la kongreso estus aprobinta la kvinan artikolon en la origina deklaracia propono.“[10] Per tio ŝi referencas al la proponita, sed neakceptita origina § 5 BD pri la Centra Komitato Esperantista (vd. supre en la ĉap. BD): „Pri ĉiuj duboj, kiuj aperas pri la uzado de la lingvo Esperanto, decidas ĉiam la Centra Komitato Esperantista, .... Ĉiuj decidoj de la Centra Komitato, tuŝantaj la dubajn demandojn de la lingvo, estas devigaj por ĉiuj uzantoj de la lingvo Esperanto; ...“.
127 Tio ne konvinkas. Kerno de A estas bazaj principoj kaj valoroj (unueco, netuŝebleco, klareco, k.t.p.). Ili ekvalidiĝis per BD 4.3 sendepende de tio, ĉu en 1905 jam estis fondita „aŭtoritata centra institucio“. La principoj ligas ne nur ĝin, sed – eĉ prioritate - ĉiujn esperantistojn (vd. ekz. „amikoj estontaj kaj estintaj“ A 1.1, „Neniu persono kaj neniu societo“ A 1.4, „la esperantistoj“ A 1.5, „ĉiuj esperantistoj“ A 2.1, la « Fundamento de Esperanto » devas troviĝi en la manoj de ĉiu esperantisto ... [A 5.5] kaj ankoraŭ multloke). Iu konekto pri la ekvalido de la „ideoj“ (principoj) validaj por ĉiuj esperantistoj kaj la jama fondo de aŭtoritata centra instucio, ne havas bazon en la tekstoj de BD kaj A.[11]
128 Ke nur tiu interpreto de la kunludo inter A 11.2 kaj BD 4.3 estas ĝusta, ankaŭ montras jenaj pripensoj. Por decidi ĉu io estas ĝusta, bona, taŭga oni devas interkonsenti pri kriterioj. Oni devas difini mezurilon, valor-sistemon, kiu respondas la demandon „ĝusta, bona, taŭga por kio aŭ en rilato al kio?“ Ekzemple: Se oni volas prijuĝi la taŭgecon de diversaj iloj, oni necese devas difini (= interkonsenti) kriterion pri taŭgeco. Se la kriterio estas "tauga por skribi leteron", komputilo estas bona. Se la kriterio estas "tauga por frapi najlon en la muron" komputilo estas malbona. Se la kriterio estas „laŭeble riĉa rikolto“ pluvo post longa somera sekeco estas bona. Se la kriterio estas „laŭeble agrabla naĝado en la maro“ pluvo estas malbona. Tiel same ankaŭ lingvaj demandoj kaj la reguloj kaj modeloj de FG, FE kaj UV bezonas mezurilon (kriteriojn), laŭ kiuj oni decidas („juĝas“) pri ĝusta kaj bona Esperanto. Se oni ŝanĝas la kriterion oni neeviteble kaj aŭtomate ŝanĝas la juĝon pri ĝusta, bona, taŭga.
129 La kutima kriterio pri „ĝusta“ kaj „bona“ en etnaj lingvoj estas la ĝenerala uzo, kiel ajn oni konstatas kaj difinas ĝin. Tiu kriterio estas fremda al la Antaŭparolo. Laŭ la sistemo de la Antaŭparolo kontraŭfundamenta ĝenerala uzo povas suplementi la ĝis tiam validan Fundamenton nur post oficiala decido laŭ A 8. Se tio ne jam okazis, devia ĝenerala uzo estas „malĝusta“ laŭ la kriterioj de Antaŭparolo. Tio estas konsekvenco el la fakto, ke Esperanto estas planlingvo kaj volas eviti la ĥaosan, spontanean akcepton de ekz. esceptaj reguloj kaj modeloj, kiuj povas malfaciligi ĝin aŭ kaŭzi, ke ĝi disfalas en malunuecaj variantoj. Se oni tamen kontraŭ la sistemo de la Antaŭparolo juĝas laŭ ia ĝenerala uzo, oni ŝanĝas la konsenton pri tio, kio estas ĝusta lingvo-uzo.
130 El tiuj konsideroj sekvas, ke oni povas vaste reinterpreti, neglekti, forpuŝi la regulojn kaj modelojn en FG, FE kaj UV, se oni ne aplikas la ĝustan interpret-metodon kaj la inter­konsentitajn interpret-kriteriojn. Ili troviĝas en la Antaŭparolo. La Fundamento ne povas plenumi sian taskon gardi la unuecon de Esperanto sen la interkonsentoj fiksitaj en A. Ekzemplo: la formo „kalif‑“ fariĝis Fundamenta, kaj do laŭdifine (laŭ interkonsento) „ĝusta“ Esperanto, per OA 2. Ĝi neglektas la araban etimon, kiun pli bone redonas la formo „ĥalif‑“. La kriterio „etimologia ĝusteco“ tamen estas eksterfundamenta. Laŭ A pli gravas unueco kaj netuŝebleco. Sen la hierarkio de la principoj en A la F-to ne povus „meti finon al ĉiuj mal­kompreniĝoj kaj disputoj“ (A 3.3).
131 Post jaroj de reform-diskutoj kun la ĉiam samaj argumentoj, Z kompreneble konsciis pri tiuj interdependencoj. Li ekkonis, ke la „leĝoj“ (reguloj) de FG, FE kaj UV malmulte valoras, se oni ne donas „ŝlosilon“, kiel unuece kompreni ilin. Tute intence li pro tio kreis tiun ŝlosilon en A kaj voĉigis la esperantistojn pri la Fundamento „kun sia antaŭparolo“. Ke la principoj kaj interpret-metodoj de la Antaŭparolo estas la kerno de la F-to, Z konfirmis en LR de 1907, skribinte: „antaŭ ĉio ni devas senŝanceliĝe stari sur la bazo de la 'Fundamento', aŭ pli ĝuste de la antaŭparolo al tiu ĉi verko“ (nia elstarigo, vd. la plenan citaĵon malsupre).


[1] Kataluna Esperantisto 1910, p. 100.
[2] Vd. ekz. PAG 41980, 51985, § 39: „El la nomoj de la tempodividoj Zamenhof majuskligis nur la monatnomojn (Junio, Decembro ktp.), sed ne la nomojn de sezono (somero, vintro ktp.) nek de tago (lundo, dimanĉo). [...]. Ŝajnus pli simple kaj logike skribi per minusklo ĉiujn tiujn vortojn, [...].“ - Schwartz ĉ. 1962, p. 17: „... La fama postulaĵo, multe citita dum la [ata-ita-] batalo, estas de Zamenhof mem: "En artefarita lingvo oni devas obei sole la logikon." [malpreciza citaĵo el LR 111 (1890), vd. tuj en la teksto]. — La ideoj de tiu ĉi ĉapitro baziĝas ĉefe sur Velger, Kontribuoj 1999, ĉap. 7 „Pri la rolo de la logiko“.
[3] La sekvantaj komentoj baziĝas sur Velger, Kontribuoj, 1999.
[4] Ekzemplo de tia agado estas multaj diskuteroj en la ata-ita-disputo, vd. ĉe R 6.
[5] http://www.ipernity.com/blog/55667/424985 (2014-09).
[6] Deks! Liv! Deks! Liv! En: Scienca Revuo vol. 20 (1969), n. 3-4 (79-80), p. 81-92. Rete legebla en https://scienca-revuo.info/issue/view/77.
[7] Lewin, Maurice. Meteologia terminaro. En: Jarlibro de UEA 1961, dua parto, p. 129-191. Rete legebla en http://www.eventoj.hu/steb/vortaroj/meteologio/meteologia-terminaro.html.
[8] AkSt 1986, p. 25-26 kaj Filologo 1987:33-34 (Jun.), p. 4-7.
[9] Germane „unbestimmter Rechtsbegriff“, angle „vague legal concept“.
[10] Perla Martinelli, iama sekretariino de AdE, Ĉu la antaŭparolo estas parto de la Fundamento? En: HeKo 313 2-A, 2006-10-17 kaj denove en HeKo 314 8-A, de 2006-11-04 - http://www.esperantio.net/index.php?id=198.
[11] Pliaj argumentoj de Martinelli estas tro evidente malĝustaj por detala rifuto: „la frontispico de la libro, kiu klare inkluzivas en la verkon nur tri partojn – gramatikon, ekzercaron, universalan vortaron“ – ne apartenas al la Fundamenta teksto simile kiel la enhavotabelo kaj la reklamoj, vd. la ĉap. „Eksterfundamentaj partoj“; „la listigo de ĉiuj Fundamentaj vortoj (rimarku la majusklon) en la universala vortaro, dum pluraj vortoj de la antaŭparolo mankas en ĝi“ – UV same registras nek proprajn nomojn el FG kaj FE, nek vortojn fremdajn laŭ R 15 el FE, vd. Libron Kvaran; „AdE ne rajtas aldoni ion al la Fundamento, nur proponi aldonojn al la Universala Vortaro“ – rekte kontraŭa al: „..ia aŭtoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel « Aldonon al la Fundamento » [A 7.2].“, „..kiam aŭtoritata centra institucio decidos pligrandigi (neniam ŝanĝi!) la ĝisnunan fundamenton per oficialigo de novaj vortoj aŭ reguloj ... [A 10.4].