A. La Fundamento - Enkonduko

I. Superrigardo

1. La rolo kaj funkcio de la Fundamento

802 La funkcion de la Bulonja Deklaracio kaj la Fundamento laŭ BD 4 Zamenhof klarigas en pluraj Lingvaj Respondoj, vd. post la „Analizo laŭ alineoj“.

2. La kvar partoj de la Fundamento

803 Laŭ la Antaŭparolo la Fundamento konsistas el jenaj kvar partoj: Antaŭparolo (A), la kvin Gramatikoj (FG) en la franca, angla, germana, rusa kaj pola, la Ekzercaro (FE) kaj la Universala Vortaro (UV). Por detala diskuto vd. la ĉapitron „Antaŭparolo“.
804 La kronologia ekesto de la diversaj partoj de la Fundamento estas malsama al la aranĝo en la libro, nome jena:
FG – enhave de 1887 (Unua Libro – UL)
UV – parte de UL 1887, parte de RE 1888, MV 1888 kaj malmultaj vortoj de 1893
FE – manuskripto de 1893, aperita 1894, prilaborita por la 2a eld. 1898
A – Juli 1905 kun pli fruaj ideoj, parte de DL-Ald de 1888.

3. Principa samrangeco de FG, FE kaj UV – la „ideoj“ de A

805 Laŭ la Antaŭparolo ne ekzistas iu norm-hierarkio inter FG, FE kaj UV, Ili principe estas samrangaj, Malsame estas pri A mem. Fundamentaj nur estas ĝiaj „ideoj“ (principoj, kriterioj kaj valor-sistemo), sed ne ĝia lingvaĵo. Detalojn vd. en la ĉapitro „Antaŭparolo“.
806 Malgraŭ la principa samrangeco eblas dubi pri la sama fidindeco de FG, FE kaj UV ĉefe pro du kialoj.
Unue oni povas supozi, ke la pli novaj partoj de la Fundamento, do la Ekzercaro estas pli fidinda ol la pli malnovaj, precipe la UV. Fakte, tio ne malofte tiel estas. Tamen ĝenerala regulo ne ekzistas. Dependas de la unuopa detal-demando. Ekzemplojn vd. en la ĉap. „Ekzercaro“.
Due oni povas supozi, ke la interpreta forto de la kvin referenc-lingvoj FG, FE kaj UV eble estas malsama. Ja la rusa estis la ĉefa, hejma, eduka kaj universitata lingvo de Zamenhof. Ja en la germana li studis en Vieno, dum de franca kaj eĉ malpli angla li havis nur lernejajn konojn (pri lia posedo de la pola detal-studo ne estas konata). En dubaj kazo de kontraŭdiroj inter la diversaj tradukoj oni do povus imagi iun regulon, ke – ekzemple – pli gravas la rusa traduko ol la angla. Ankaǔ tiu-punkte tamen dependas de la unuopa demando kaj neniu ĝenerala regulo estas difinebla.

4. Kunbinditaj eksterfundamentaj tekstoj

807 Albault jam en 1963 konstatis, ke al la Fundamento ne apartenas jenaj partoj, kiuj estas kunbinditaj de la eldonejo Hachette en la unua libro-eldono de 1905 al la oficiala teksto kiel voĉdonita de la unua Universala Kongreso per la Bulonja Deklaracio, nome:[1]
  • la titolpaĝo (frontispico)
  • la tabelo de enhavo
  • la reklamo por la Fundamenta Krestomatio.
808 En tiuj tekstoj aperas jenaj radikoj („vortoj“), kiuj mankas en la teksto de la Fundamento kiel aprobita per la Bulonja Deklaracio. Ili pro tio estis ne‑ aǔ eksterfundamentaj ĝis la Akademio ilin poste oficialigis:
vorto
kunteksto
trovloko
Oficialigita per
dan’
Danujo
titolpaĝo
OA 8
ital’
Italujo
titolpaĝo
OA 8
sved’
Svedujo
titolpaĝo
OA 8
kompani’
„kompanio Hachette“
reklamo
OA 1
krestomati’
Fundamenta Krestomatio
reklamo
OA 2
50 Ĉar la Tabelo de Enhavo ne apartenas al la oficiala teksto de la Fundamento, kvankam ĝi aperas en la sama libro, la uskleco de la popol-nomoj en la Tabelo de Enhavo (p. 233) estas eksterfundamenta. Eĉ ne estas klare, ĉu ĝi estas Zamenhofa aǔ ne simple verkita de kunlaborinto de la eldonejo Hachette. Tamen Albault, kiu prave konstatis la ekster­fundamentan karakteron de la Tabelo de Enhavo en 1963 plurfoje referencas al ĝi en sia „Antaŭvorto al la 10-a eldono“ en 1991, per kiu li argumentas por uzo de majuskloj ĉe nomoj de landanoj kaj faris „ok korektojn“:



"[1] Preparante tiun ĉi eldonon de la Fundamento, ni [Albault] faris al la 9-a eldono [1963] entute ok korektojn [!!], specife al la etno-nomoj en paĝoj 142, 163, 165, 168, 205, 212, 226. Tiel "angl' (o)" fariĝas "Angl' (o), "franc' (o)" fariĝas "Franc' (o)", ktp. [= Germano, Hispano, Polo, Ruso, Turko].
[2] Tiu korektado, nome la majuskligo de la etnonomoj, estis farita konforme al la vort-listoj kuŝantaj sur paĝoj 50 (104), 70 (124) kaj 74 (128), kaj ankaŭ al la Tabelo de Enhavo [!] sur paĝo 179 (233).
[3] La etno-nomoj estas kolektivaj propraj nomoj aŭ „apelativoj“, laŭ la termino sub kiu mi [Albault] priskribis aliloke tiun nom-klason: kiel tiaj ili ricevu majusklon konforme al la Fundamento.
[4] Plie estas pli bone kaj ofte pli klare, kiel montris Waringhien (PIV) kaj kiel sugestas la Tabelo de Enhavo [!] de la Fundamento mem, ke la rekte derivitaj adjektivoj konservu tiun majusklon.
[5] Ekz-e la Angla, la Franca: cetere neniu povas nei, ke lingvo-nomoj estas veraj propraj nomoj, eĉ se ni plej ofte disponas nur pri adjektivoj por ilin nomi: tamen estas kelkaj ŝatindaj substantivoj, kiel Esperanto, Sanskrito, Latino, por citi nur la plej konatajn.“



La Tabelo de Enhavo, al kiu Albault referencas dufoje en paragrafoj [2] kaj [4], ne apartenas al la Fundamento kiel li mem konvinke montris. Temas pri eksterfundamenta argumento, kvankam Albault insinuas, ke ĝi estus argumento surbaze de la Fundamento. La ceteraj argumentoj estas aǔ eksterfundamentaj konsideroj pri oportuneco („pli bone kaj ofte pli klare“) aǔ baziĝas sur la etno-nomoj en la lecion-finaj vort-listoj de la Ekzercaro. El ili tamen nenion eblas konkludi, ĉar pri tiu demando la Ekzercaro estas kontraǔdira, eĉ kaosa. Detalan diskuton pri majuskloj kaj minuskloj en la Fundamento vd. malsupre.

II. Interpret-helpaj, eksterfundamentaj dokumentoj

1. Enkonduko

51 La Fundamento de 1905 baziĝas sur pli fruaj tekstoj. Dubaj demandoj krome estis interpretita jam en sam-epokaj dokumentoj, verkitaj post 1905. La malsupra tabelo donas superrigardon por ĝuste enordigi la Fundamenton en ties historian ekeston kaj pluan sorton. Detalojn pri la diversaj interpret-helpaj dokumentoj vd. en la postaj ĉapitroj.
Jaro
Verko
Rimarko
1887
Unua Libro (UL)
La tieaj Gramatikoj fariĝis - lingve adaptitaj, sed enhave neŝanĝitaj - la postaj FG.
1888
Dua Libro (DL)
La unua libro tute en Esperanto kaj praversio de la posta FE, kiu tamen forte ŝanĝis ĝiajn tekstojn. Speco de „Lingvaj Respondoj“
1888
Aldono al la Dua Libro (DL-Ald)
La lasta eksplicita ŝanĝo de la lingvo fare de Zamenhof: El tian, kian, ĉian, nenian, ian fariĝis tiam, kiam, ĉiam, neniam, iam. Enhavas kernon de la posta Antaŭparolo de 1905
1889
Plena Vortaro Rusa-Esperanta (RE)
La unua ampleksa vortaro de Zamenhof, bazo de la preskaŭ samtempa MV
1889
Meza Vortaro Esperanto-Germana (MV)
Kerne ekestis per inversigo de RE sen la internaciismoj kaj rusismoj plus kelkaj alifontaj aldonoj
1893
Universala Vortaro (UV), 1‑a eld.
Sur la titolpaĝo erare indikita „1894“. Kerne ekestis per aldono de franca, angla, rusa kaj pola al MV.
1894
Reform-diskuto
La plimulto rifuzas reformojn. Post la decido publikigo de verkoj pretaj, sed haltigitaj pro la diskuto.
1894
Ekzercaro (FE), 1‑a eld.
Inspirita de DL 1888, sed profunde reverkita. Submetita al la cenzuro samtempe kun UV en aprilo aŭ majo 1893
1896
Universala Vortaro (UV), 2‑a eld.
Preskaŭ identa kun la 1‑a eld. de 1893. Plej konata malsamaĵo: vipero / vipuro. Fariĝis Fundamenta en 1905. Poste senŝanĝaj represoj: 3-a 1900, 4‑a 1901, 5‑a 1904, 6‑a 1906[2]

1898
Ekzercaro (FE), 2‑a eld.
Kontrolita kaj korektita eldono, kiu fariĝis Fundamenta en 1905
1900
Ekzercaro (FE), 3‑a eld.
Senŝanĝa represo de la 2‑a eld. 1898
1904
Ekzercaro (FE), 4‑a eld.
Senŝanĝa represo de la 2‑a eld. 1898, poste tri stereotipaj eldonoj ĉe Hachette, 5-a 1906, 6-a 1907, 7‑a 1910[3]

1901
Vortaro Esperanta-Franca de Beaufront (Beau)
Antaŭparolo de 1899. Klarigas multajn dubajn vortojn en UV per korespondado kun Z. Fariĝis bazo de la francaj AK kaj grava fonto de EG 1 kaj OA 1.
1903
Fundamenta Krestomatio (FK), 1‑a eld.
Enhavas zamenhofajn tradukojn de FG kaj UL
1904
Esperanto-Germana de Jürgensen, 1-a eld. (EG 1)
Grava bazo por OA 1, OA 2 kaj postaj.
1905
Fundamento (FdE)
Kunigas FG (baze) 1887, FE 1898 kaj UV 1893 kaj aldonas Antaŭparolon (A 1905).
1906
Akademiaj Korektoj (AK)
La laboro pri AK komenciĝas laŭ taskigo en la 2‑a Universala Kongreso (UK)
1907

Ido-skismo
1907
Taschenwörterbuch (TW)
Kerne prilaborita eldono de MV 1889 laŭ la nova germana ortografio de 1901
1907
Esperanto-Germana de Jürgensen, 2‑a eldono (EG 2)

1909
Unua Oficiala Aldono (OA 1)
La plej ampleksa OA aldonas multajn internaciismojn forstrekitajn 1889 survoje de RE al MV kaj aliajn zamenhofajn vortojn surbaze de la konkordanco de Wrackhill
1910
Difin-vortaro de Kabe
La unua difin-vortaro de Esperanto klarigas multajn dubajn vortojn de UV.
1914
AK
AK, krom la rusaj, estas pretaj, sed ne jam publikigitaj
1914
OA 2
OA 2 estas preta, sed ne jam publikigita
1914-1918

Unua mond-milito. La laboroj de Akademio kaj Lingva Komitato stagnas, gvidaj personoj mortas, nova generacio eklaboras postmilite
1917

Morto de Zamenhof
1919
OA 2
Publikigo de OA 2
1922
AK
Publikigo de AK francaj, anglaj kaj germanaj
1923
AK
Publikigo de AK rusaj kaj polaj, la rusaj uzas la novan ortografion de 1918

2. Vortaro Esperanto-Franca de De Beaufront (Beau 1901)

Literaturo (selekto): Beaufront, Louis de. Pri la ‚Kolekto aprobita de d-ro Zamenhof’. En: L’Espérantiste 1901:04:48 (de 1901-12-31), p. 291-294 (repr. LD XV, 1996). - Albault 1963, p. 17.
52 Specifa kazo de Lingvaj Respondoj estas la vortaro Esperanto-Franca de Louis de Beaufront (1a eld. 1901, 2a eld. 1902, 3a rev. eld. 1903, [4a plil. eld.] 11a milo 1904[4], Kolekto Aprobita n-ro 2). Beaufront korespondis pri Zamenhof i.a. pri dubaj tradukoj en la UV al la franca kaj detale klarigas ilin en sia vortaro.[5] Li mem priskribas tion je 1901-12-31 jene:
„Nia propra opinio estas, [...] ke la unuaj verkoj kiujn oni devus traduki ĉie estas tiuj, kiujn eldonas nun la firmo Hachette sub la titoloj:Grammaire et exercices de la langue internationale Esperanto (Gramatiko kaj ekzercoj de la lingvo internacia Esperanto [de Beaufront]), — Dictionnaire Esperanto-Français (Vortaro Esperanta-Franca [de Beaufront]), — Dictionnaire Français-Esperanto (Vortaro Franca-Esperanta [de Th. Cart]). La unua aperis [do en 1901], kaj ĝia dua eldono estas eĉ jam en presado, ĉar en unu monato estis foraĉetitaj ĉiuj ekzempleroj de l’unua eldono. Oni finas nun la presadon de l'vortaro Esperanta-franca, kiu eliros post kelkaj tagoj, kaj la vortaro franca-Esperanta [de Cart] estos eldonita tre rapide [tamen aperis nur en 1903]. Se mi konsilas la tradukon ĉiulingvan de tiuj verkoj, mi ne faras tion ĉi pro amo al miaj produktaĵoj, sed sole ĉar ili estas la frukto de pacienca, tre longa kaj zorgoplena laboro. Oni ricevos ideon pri tio ĉi, kiam oni scios ke ni konsiliĝis kun doktoro Zamenhof tre detale pri multego da vortoj aŭ pri la tute preciza kaj ĝusta senco kiun ili posedas. Per difinoj, per ekzemploj ni ĉion klarigis tiel plene, ke la tradukanto scianta bone la lingvon francan sentos nenian dubon aŭ malcertecon pri tiu aŭ alia punkto. Plie la vortaroj enhavas radikojn kaj kun ili multon da vortoj internaciaj tre akceptitaj de Esperanto kaj uzataj de ĝi, sed kiujn oni ĝis nun neniam trovis kolektitajn en vortaro. La grandvalora helpado de doktoro Zamenhof kaj la aprobo kiun li konsentas doni al tiuj verkoj faras do el ili la plej bonan kaj plenan ilaron kiu ĝis nun aperis por la lernado kaj akiro de Esperanto.“
53 Ĉar la korespondado perdiĝis, ne plu estas konstateble, ĉu Beaufront fidele tradukis kaj redonis la respondojn de Zamenhof. Malgraŭ tio kaj kvankam ĝi estas ekster­fundamenta fonto, la vortaro de Beaufront estas grava helpilo por interpreti kelkajn dubajn kazojn de la Fundamento. Jen ekzemplo de tiuspeca „lingva respondo“:
lud, jouer.
ludo, jeu (1° Action de se livrer à un amusement. Ex. : La infanoj ŝatas la ludon, les enfants aiment le jeu. — Amusement soumis à des règles où l'un perd, tandis que l'autre gagne. Ex. : Li elspezas sian tutan monon en la ludo, il dépense tout son argent au jeu. — 3° Ce qui sert, à ces amusements. Ex. : Ludo de kegloj, jeu de quilles. — 4° Façon dont on joue, Ex. : Via ludo estas tre lerta, votre jeu est très habile. — 5° Maniement des instruments de musique. Ex. : La ludo de l’fortepiano, de l'violono, de l'gitaro, etc., le jeu du piano, du violon, de la guitare, etc. — 6° Manière dont un acteur joue un rôle. Ex. : Lia ludo estas tre nobla, son jeu ost très noble. Le verbe ludi a naturellement les acceptions correspondantes).
54 La vortaro de Beaufront poste fariĝis la ĉefa fonto de la francaj Akademiaj Korektoj (AK – vd. Libron Kvar de BK I), kiel montras multaj artikoloj en BK II (tie cit. „[Beau]“). Beaufront komence, ĝis sia transiro al Ido, mem laboris pri AK-fr. Sed eĉ post lia rezigno, lia posteulo daŭre uzis la vortaron.
55 La Beaufront-vortaro krome forte influis la t.n. „germanajn vortarojn“ (vd. tuj malsupre) kaj kune kun tiuj fariĝis grava fonto de la Unua Oficiala Aldono (OA 1, 1909).

3. La germanaj vortaroj (EG 1, EG 2, GE 1, GE 2)

Literaturo (selekto): Novaj vortoj en la dua eldono de la Esperanta-germana vortlibro. En: Lingvo Internacia 1907, p. 120-123. Borel, Jean. Rememoroj el 1903. En: Germana Esperantisto N-ro 2, 1924, p. 23.
56 Nur iom post la korespondado kun Beaufront, Z ankaŭ korespondis kun la franc-lingva sviso Jean Borel (1868-1946), de 1903 vivanta en Berlino, pri la t.n. „germanaj vortaroj“, kiuj aperis sub la nomo de Hermann Jürgensen en la Kolekto Aprobita. Simile kiel la Beaufront-vortaro, precipe EG 1 kaj EG 2 poste fariĝis grava bazo de OA 1, sed ankaŭ de la postaj OA 2 ĝis OA 4.
57 20 jarojn poste Borel priskribas la ekeston de EG 1 jene: „dum monatoj Hermann Jürgensen kaj mi dediĉis ĉiun vesperon al la verkado de ia manuskripto, kiu estis sendata al D-ro Zamenhof por fina revido“. [Daŭrigota].


[1] Vd. la komenton de Albault en la Fundamento, 10-a eld. Pizo 1991, p. 26-27: „... Aliparte, de la volumo de 1905, ni [= Albault] forigis ĉion, kio ne strikte apartenas al la Fundamento difinita de Zamenhof mem en la Antaŭparolo (A 11, 2): Gramatiko, Ekzercaro kaj Universala Vortaro kune kun la Antaŭparolo. Do, ni devis elĵeti reklampaĝon kaj la ĝeneralan titolpaĝon, reklamteksteton pri la Fundamenta Krestomatio ... kaj fine la Tabelon de enhavo ... Ilia ĉeesto klarigas, kial Wüster (1923) kaj pli frue Stojan (1912) erare alkalkulis unu kaj eĉ du pliajn vortojn (krestomatio kaj kompanio) al la nombro de la Fundamentaj vortoj. ...“.
[2] Cit. laŭ Albault, 1963/1991, p. 347, kie oni trovas pliajn detalojn.
[3] Cit. laŭ Albault, 1963/1991, p. 347-348, kie oni trovas pliajn detalojn.
[4] La „Suplément au dictionnaire Esperanto-français“ de 1902 ne enhavas pliajn vortojn, sed estas eseo pri la fono de la esperanta vorttrezoro (internacieco, 15a regulo, vortkreo per afiksoj k.t.p.).
[5] LZ I, p. 22-23, 48.