La kvazaŭa antaŭparolo de la Ekzercaro (1894)

802 Kiel jam konstatite, neniu eldono de la FE havas antaŭparolon. La anonco en la numero de la Esperantisto de l’ 15a de Sept. 1894 tamen klarigas sian celon kaj bazan strukturon. Al kelkaj teksteroj ni referencas per ciferoj en angulaj krampoj ([1] k.t.p.) kaj komentas ilin malsupre.

„Ĝis nun pri nia lingvo ekzistis nur sekaj gramatikoj kaj vortaroj (krom la lingvo germana, en kiu ekzistas ankaŭ ekzercolibroj n-roj 28 kaj 45 [1]). Kiu volis lerni nian lingvon, devis aŭ simple ellerni la gramatikon kaj sekan amason da vortoj, aŭ preni ian libron, skribitan en nia lingvo, kaj tradukadi ĝin kun helpo de la komuna vortaro: libro por sistema lernado, por sinekzercado — ne ekzistis [2]. Sed nur malmultaj havas tiom da pacienco, por lerni per serĉado de ĉiu vorto en la vortaro; tio ĉi faradis la lernadon de nia lingvo malfacila kaj malagrabla (precipe por tiuj personoj, kiuj, ne konante la ĉefajn eŭropajn lingvojn, devis ĉe la lernado serĉi ĉiun vorton en la vortaro). Longe jam niaj amikoj plendis pri tio ĉi, kaj longe jam ni volis eldoni tian libron [3], enhavantan sistemajn ekzercojn [4] kun la traduko de la vortoj sub ĉiu paragrafo; sed du objektoj nin detenadis: a) la minacado de reformoj, kiuj promesadis fari la eldonotan ekzercaron tute sentaŭga tuj post ĝia eliro, kaj b) manko de rimedoj. Nun la Aŭgusta rezultato de la komuna voĉdonado montris, ke reformoj aŭ tute ne estos faritaj, aŭ — se en Novembro venkus la punkto 4 — iaj reformoj estos faritaj ankoraŭ ne tiel baldaŭ. Tial ni jam povis permesi al ni eldoni nian longe jam intencitan libron « Ekzercaro de la lingvo internacia Esperanto ». La mankon de rimedoj ni ankaŭ povis iom venki, ĉar, kiel la legantoj scias, por eldonado de verkoj ekzistas nun « Biblioteko », kiu apogas sin sur abonoj kaj donas la eblon kreadi literaturon per fortoj komunaj; la « Ekzercaron » ni eldonis sub la formo de folioj 5, 6, 7 de la «Biblioteko» [5]. La «Ekzercaro» konsistas el 42 paragrafoj da sistemaj ekzercoj en nia lingvo; sub ĉiu paragrafo estas donitaj tiuj vortoj kai formoj gramatikaj, kiuj sin trovas en la paragrafo, kun traduko en la lingvoj franca, angla, germana, rusa kaj pola. La « Ekzercaro » donas al ĉiu komencanto, de kia ajn el la 5 montritaj nacioj li estas, la eblon facile kaj sisteme ellerni nian lingvon. Por ke tiu ĉi « Ekzercaro » estu tute plena, ni intencas post kelkaj monatoj aldoni al ĝi ankoraŭ unu aŭ du foliojn, enhavantajn la plenan tradukon de la frazoj de ĝiaj paragrafoj [6]; tiam ĉiu povos ne sole lerni, sed ankau precize kontroladi sian lernadon, komparante siajn proprajn tradukojn kun la tradukoj presitaj, tradukante el Esperanto en sian lingvon nacian kaj el sia lingvo nacia en Esperanton. Tiam fariĝi perfekta esperantisto estos jam afero tre facila por ĉiu, dum ĝis nun ĉiu, kiu volis fundamente lerni Esperanton, devis necese havi certan dozon da pacienco. La « Ekzercaro », enprenita en la nomaron de la verkoj sub n-ro 72, estas jam dissendita al la mendintoj de la « Biblioteko ». Ni devas tie ĉi rimarki, ke per bedaŭrinda eraro de la Varsovia presejo la « Ekzercaro » ricevis kovrilon grizan anstataŭ verda kaj la surskribo « Biblioteko de la lingvo internacia Esperanto » [7] mankas sur ĝi.“

803 [1] La fruaj verkoj en Esperanto ricevis kurantan numeron en „Nomaro de la verkoj“ („Literaturo de la lingvo internacia Esperanto“). N-ro 28 estas Klubo Nurnberga. La Lingvo Internacia. Vollständiger Lehrgang der internationalen Sprache nebst Wörterbuch zum Gebrauche für Deutsche; n-ro 45 estas Meier, Ludwig. Vollständige methodische Gramma­tik, Formenlehre und Syntax der internationalen Sprache Esperanto.
[2] Tamen jam ekzistis la Dua Libro, pri kiu Z silentas tie ĉi, eble ĉar ĝi en 1894 jam ne plu respegulis aktualan Esperanton („kiam“ anstataŭ „kian“, forfalo de senpersona „ĝi“, „artikolo“ anstataŭ „artikulo“ k.t.p.).
[3] Nome almenaŭ de la komenco de 1893.
[4] Z trifoje en la mallonga teksto substrekas, ke estis planitaj kaj fakte ja temas pri „sistemaj“ ekzercoj. Tio estas ĝusta, kiel montras la analizo de ĝia strukturo.
[5] La t.n. „Biblioteko de la lingvo internacia Esperanto“ (1894-1898) estis la unua kolekto de esperantaj literaturaj verkoj, presata en Nürnberg ĉe W. Tümmel, detalojn vd. EdE; pri tiu uzo de „folio“ vd. LR 26, let. al Th. Thor­steinsson (1906), en BK II.
[6] Tiun intencon Z ne povis realigi. Tamen aperis tradukoj al la franca, verkita de Louis de Beaufront (1896), kaj al la angla, verkita de Joseph Rhodes (1903).[1]
[7] Vd. jam ĉe rim. [5].
804 Iuspecan tre mallongan antaŭparolon ankaŭ jam enhavas DL sub III:

„III. La venontajn apartajn pecojn mi donas, [por] ke la lernantoj povu ripeti praktike la regulojn de l' gramatiko internacia kaj kompreni bone la signifon kaj la uzon de l' sufiksoj kaj prefiksoj.“

La Ekzercaro baze havas la samen funkcion kaj rolon.


[1] Vd. ĉapitrokomence ĉe „literaturo“. Beaufront estas traduko de la 1a eld. 1894, kun komentoj, sed sen FE 1-4. Bazo de Rhodes estas la 2a eld. 1898. Ankaŭ ĝi ne havas FE 1-4.