802 Estas konataj kvar Lingvaj Respondoj de Z pri la rolo kaj funkcio de la Fundamento, donitaj inter 1907 kaj 1911. Okulfrapas, kiel konstantaj kaj samformaj la respondoj estas. Ili konfirmas nian analizon donitan supre.
803 LR 1907:
„Kvankam kelkaj personoj, tute ne komprenantaj aŭ ne dezirantaj kompreni la veran esencon de la Bulonja Deklaracio, tre atakas ĝin kaj la 'Fundamenton de Esperanto', mi tamen ripetas kaj denove ripetas, ke antaŭ ĉio ni devas senŝanceliĝe stari sur la bazo de la 'Fundamento', aŭ pli ĝuste de la antaŭparolo al tiu ĉi verko. Kompreneble, se tio ĉi montriĝus absolute necesa, tiam en iu el niaj kongresoj ni havus la rajton per komuna interkonsento (ne per privataj decidoj) forigi la 'Fundamenton', kiel en Bulonjo ni per komuna interkonsento ĝin kreis. Sed feliĉe tio ĉi ne estas necesa, kaj ju pli mi esploras la aferon, des pli mi konvinkiĝas, ke tio ĉi neniam estos necesa, ĉar eĉ la plej grandajn plibonigojn ni povas tute bone enkonduki per la sendanĝera vojo de neologismoj, kiuj, ne forigante tion, kio jam ekzistas, ne sole gardas nin kontraŭ ĉiu danĝereco de ia nesufiĉe elprovita eksperimento, kiun poste rebonigi estus jam ne farebla sen disfalo de la tuta konstruaĵo, - sed ili donas al ni la eblon ĉiam konservi la kontinuecon kaj unuecon de nia lingvo kaj neniam senvalorigi tion, kio ĝis nun estas akirita.“ [„Tria cirkulera letero al la grupoj esperantistaj“ de Zamenhof (1907-12-20). PVZ 8, p. 165-170 – mankas kiel LR en la 7a eld. 1990]
Kanzi, Ito (1980): "iam kompletigota verkaro de l. l. zamenhof kajero 8 - por kaj kontraŭ reformoj!", kioto, eldonejo ludovikito.
804 LR 1907:
La netuŝebleco de la Fundamento ne en senco de fetiĉismo, kiel malvere diras niaj kontraŭuloj, sed en senco de malpermeso de rompado ... estas la plej necesa rimedo, por ke ... novaj esperantistoj bonege komprenu la malnovajn esperantisojn kaj la malnovajn verkojn, t.e. por ke nia lingvo ĉiam konservu severan unuecon, kiu por lingvo estas multe pli necesa, ol ĉiu ŝajna aŭ eĉ vera perfekteco. [LR 142 A. Al la Lingva Komitato (1907-12-20), LZ II p. 113].
805 LR 1908-01:
Ĉiu, kiu legis la antaŭparolon de la „Fundamento de Esperanto“, scias tre bone, ke ĝi ne sole ne prezentas ian baron kontraŭ la evolucio de la lingvo, sed kontraŭe, ĝi donas al la evolucio tian grandegan liberecon, kiun nenio alia lingvo iam posedis eĉ parte. Ĝi donas la eblon, se tio estus necesa, iom post iom eĉ ŝanĝi la tutan lingvon ĝis plena nerekonebleco! La sola celo, kiun la Fundamento havas, estas nur: gardi la lingvon kontraŭ anarĥio, kontraŭ reformoj arbitraj kaj personaj, kontraŭ danĝera rompado, kontraŭ forĵetado de malnovaj formoj, antaŭ ol la novaj estos sufiĉe elprovitaj kaj tute definitive kaj sendispute akceptitaj. Se la esperantistoj ĝis nun tre malmulte faris uzn de tiu granda libereco, kiun la Fundamento al ili donas, ĝi ne estas kulpo de la Fundamento, sed ĝi venas de tio, ke la esperantistoj komprenas tre bone, ke lingvo, kiu devas trabati al si la vojon ne per ia potenca dekreto, sed per laborado de amasoj, povas disvolviĝi nur per tre singarda vojo de natura evolucio, sed ĝi tuj mortus, se oni volus ĝin disvolvi per kontraŭnatura kaj danĝerega vojo de revolucio. [LR 144. El „Cirkulera Letero al ĉiuj esperantistoj“, 1908-01-18]
806 LR 1908-07:
Ĉiu, kiu volas nur kompreni, komprenas ja tre bone, ke la „Fundamento“, pri kiu parolas la Bulonja Deklaracio, neniam havis la celon prezenti ian „sanktan libron“, sed ĝia celo estas nur: gardi la kontinuecon de nia lingvo. [LR 142 B. Let. al Bourlet (1908-07-18), LZ II p. 216]
807 LR 1911:
... Kun la Fundamento ni devas esti tre singardaj; ĉar se ni ĝin rompas sen ia tre grava bezono kaj sen komuna interkonsento, tiam la tuta lingvo ruiniĝos. [LR 143. Let. al Bourlet (1911-02-17) – elstarigo en la originalo].